Konstanta Kongresa Sekretario

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) estas la titolo de tiu oficisto, kiu en la Centra Oficejo de UEA okupiĝas pri la Universala Kongreso de Esperanto. Ekde 2003 la postenulo estas Clay Magalhães.

Centra Esperantista Oficejo / Konstanta Komitato de Kongresoj[redakti | redakti fonton]

Origine ia kontaktpersono por la kongresoj estis la oficisto en la Esperantista Centra Oficejo en Parizo.

Ĝenerala Sekretario de Konstanta Kongresa Komisiono 1922-1924[redakti | redakti fonton]

Komence en la Helsinki-sistemo, la internacia respondeculo pri la kongresoj estis ankoraŭ la oficisto en la pariza oficejo. Sed baldaŭ, pro demisio de Chavet, oni devis reorganizi la sistemon. 1922-1924 Gabriel Chavet

Sekretario/direktoro de ICK 1925-1933[redakti | redakti fonton]

Post reorganizo, la oficejestro de ICK estis respondeculo pri la kongreso.

Direktoro de UEA[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Interkonsento de Kolonjo, UEA fariĝis respondeca pri la kongresoj. La statuto menciis direktoron por internaj kaj direktoron por eksteraj aferoj, ĉi-lasta respondecante pri la kongresoj. Fakte dum tiu mallonga periodo UEA uzis la statutan eblon havi nur unu direktoron.

Konstanta Kongres-Oficistino[redakti | redakti fonton]

La ideon pri propra konstanta kongresa funkciulo IEL realigis unue en la 30-a UK 1938 kaj daŭrigis en la postmilita periodo ekde 1947.

Konstanta Kongresa Sekretario, en kongresurbo[redakti | redakti fonton]

La nuna titolo troviĝis en 1950.

Konstanta Kongresa Sekretario, en Centra Oficejo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1961 la KKS ne plu loĝas en la koncerna kongreslando, sed funkcias ĉefe en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Dum du periodoj, unue en la 1970-aj jaroj kaj poste en la 1980-aj jaroj, ne ekzistis KKS. La laboron faris la Ĝenerala Direktoro kaj aliaj oficistoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vd. Esperanto, 1977, majo, p 97.

Literaturo[redakti | redakti fonton]