Konstanteno la 8-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstanteno la 8-a
Histamenon nomisma-Constantine VIII-sb1776.jpg
Persona informo
Κωνσταντίνος Η΄
Naskiĝo 1-an de januaro 960 (0960-01-01)
en Konstantinopolo
Morto 15-an de novembro 1028 (1028-11-15) (68-jara)
en Konstantinopolo
Tombo Preĝejo de la Sanktaj Apostoloj [#]
Ŝtataneco Bizanca imperio [#]
Familio
Dinastio Makedonia dinastio [#]
Patro Romanos II [#]
Patrino Theophano [#]
Gefratoj Basileios la 2-a Bulgaroktonos • Anna Porphyrogenita [#]
Edz(in)o Helena [#]
Infanoj Teodora la 3-a • Zoe Porphyrogenita • Eudokia [#]
Profesio
Okupo reganto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Konstanteno la 8-a Porfirogenitos (greke: Κωνσταντῖνος Η΄ Πορφυρογέννητος; 960 - 11a de novembro 1028) estis laŭjure bizanca imperiestro de 962 ĝis sia morto. Li estis la plej juna filo de imperiestro Romano la 2-a kaj Imperiestrino Teofano. Li estis nominala kunimperiestro dum 63 jaroj, sinsekve kun sia patro; duonpatro, Nikeforo la 2-a Phokas; onklo, Johano la 1-a Tzimiskes; kaj frato, Bazilo la 2-a.

Bazilo la 2-a mortis senfila la 15an de decembro 1025 kaj tiel lasis la regadon de la Bizanca Imperio en la manojn de Konstanteno. Konstanteno havis neniun intereson pri politiko, ŝtatismo aŭ militarto. Lia mallonga reĝado laŭdire estis "senkulpa katastrofo", estigante "kolapson de la milita potenco de la Imperio"[1]. Konstanteno ne havis filojn, do baldaŭ antaŭ sia morto li okazigis la geedziĝon inter sia filino Zoe al sia elektita posteulo, Romano la 3-a Argyros.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1979) Chronographia, ‑a eldono, Penguin classics, London: Penguin. ISBN 978-0-14-044169-7.