Konstantin Biebl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstantin Biebl
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1898 (1898-02-26)
en Slavětín
Morto 12-an de novembro 1951 (1951-11-12) (53-jaraĝa)
en Prago
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per falo vd
Tombo Q38096120 vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Partio Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio vd
Subskribo Konstantin Biebl
Memorigilo Konstantin Biebl
Familio
Edz(in)o Marie Bieblová vd
Parencoj Arnošt Ráž vd
Profesio
Alia nomo Jiří Dörfler • K. Bava • Konstanty • K. Slavětínský vd
Okupo verkisto • poeto • prozisto vd
Laborkampo poezioliteraturoprozo vd
Verkado
Verkoj Q12041393 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Konstantin BIEBL [bíbl] (naskiĝis la 26-an de februaro 1898 en Slavětín, mortis la 12-an de novembro 1951 en Pragosinmortigo) estis ĉeĥa poeto.

Li naskiĝis en Slavětín ĉe Louny. Li studis realan gimnazion en Louny, li ne finstudis ĝin kaj foriris Pragon.

Biebl devis soldatiĝi en batalfronton en la unuan mondmiliton. En januaro de 1918 li estis en balkana batalfronto vundita, militkaptita kaj kondamnita je morto, fakte li savis sin per fuĝo el la militkaptiteco.

Post la jaro 1918 li studis en kuracista fakultato, sed profesion de kuracisto li ne praktikis.

Post la jaro 1934 li estis membro de grupo de surrealistoj en Ĉeĥoslovakio.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

FOR LA TIMON!

Min antaŭ nelonge altiris
volumo sensacia:
"La Nordo kontraŭ la Sudo“
ne estis titolo ĝia.

Verkis ĝin H. G. Wells.
Ĉu eble pravon li havas?
Ne, li malpravas!

Ne volas li fari panikon,
sed diras li tra konvinkite,
ke baldaŭ la tuta homaro
pereos subite.

Plej baldaŭ nepre devas perei la socio -
li skribas en la verk' Bankroto de Prudento.
Postrestos sole signoj de la lapona gento,
paŝsignoj de la neĝo; kaj eble eĉ ne tio ...

Ĝis tiu temp' ne mankas multe,
ke de l' poluso al poluso
hom' homon serĉos
senrezulte.

Ekzistas iometa ŝanco sava
(la sanktularo estu atestantoj!)
por papuana tribo perukhava
aŭ la Krani-ĉasantoj.

Postrestos sole Buŝmanoj subarbedare.
Eĉ tion oni ne scias
ankoraŭ klare.

Jen kion diras H. G. Wells.
Ĉu do pravon li havas?
Ne, li malpravas!

Kiel ja estus kredebla
baldaŭa pereo homara?
Male: sub via gvidado
vivos la mondo feliĉe,
Stalin, vi nia plej kara!
Malfidon pri la homaro
rifuzas ja ĉiu el ni.
Ĉiu, kun vi kiu kune
kredas je l' klaso proleta
kaj je ties grandegaj
kreemo kaj energi'.
Ĉiu amik' de Soveta Uni'!