Konstantin Paustovskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstantin Paustovskij
Paustovsky.jpg
Persona informo
Naskiĝo 19-an de majo 1892 (1892-05-19)
en Moskvo
Morto 14-an de julio 1968 (1968-07-14) (76-jara)
en Moskvo
Tombo Tarusa [#]
Etno ukrainoj [#]
Lingvoj rusa [#]
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio [#]
Alma mater Moskva Ŝtata Universitato [#]
Subskribo Konstantin Paustovskij
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto • verkisto de porinfana literaturo • dramaturgopublikigisto [#]
Aktiva dum 1912– [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Memorkoverto.

Konstantin Georgieviĉ Paustovskij (ruse Константин Георгиевич Паустовский) naskiĝis la 31-an de majo 1892 en Moskvo kaj mortis la 14-an de julio 1968 samurbe; estis fama rusa verkisto.

La gepatroj (Georgij kaj Maria) havis tri filojn kaj unu filinon.

Ekde 1898 la familio loĝis en Kievo, ĉefurbo de Ukrainio, kie li frekventis la Unuan gimnazion kaj ekde 1912 iĝis studento de historia-filologia fakultato de la Imperiestra Universitato nome de Sankta Vladimiro. Tiam aperis liaj unuaj verkoj publikigitaj en lokaj revuoj.

Dum la Unua Mondmilito li servis kiel sanitaro en moveblaj medicinaj trajnoj. Tiam samtempe pereis ambaŭ liaj fratoj militintaj diversloke. Reveninte Moskvon li perlaboris kiel salajrulo.

En 1923, la verkisto revenis al Moskvo kaj fariĝis redaktoro ĉe la "Rusia Telegrafa Agentejo". Tiam Paustovskij multe verkis, liaj rakontoj kaj eseoj estis aktive publikigitaj. La debuta kolekto de verkoj de la aŭtoro "Renkontaj Ŝipoj" estis eldonita en 1928.

Dum postaj kvardek jaroj la verkisto aperigis multajn librojn, pro kio li estis kvarfoje nomumita por Nobel-premio pri literaturo.