Konstantin Schuster

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konstantin Schuster, laŭ hungarlingve kutima nomordo Schuster Konstantin estis hungara pastro, episkopo, kanoniko, preposto, abato.

Konstantin Schuster
Episkopa blazono de Konstantin Schuster

Konstantin Schuster [1] naskiĝis la 31-an de julio 1817 en Hungara reĝlando en Szakolca (nuntempa Skalica en Slovakio). Li mortis la 23-an de julio 1899 en Vác.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Konstantin Schuster frekventis gimnazion ekde 1825 en Nyitra, dum lernado li aliĝis al la piaristoj en 1831. Li plulernis en Vác, foje li instruis en diversaj lernejoj, poste li studis teologion en Nyitra, filozofion en Pest (urbo), eĉ li doktoriĝis. En 1840 li pastriĝis, poste ĝis 1857 li estis ĉefamilia edukisto, poste li havis postenojn en ĉefdiocezo de Kalocsa, ekzemple li estis notario, sekretario, bibliotekisto, arĥivisto. En 1866 li estis nomumita kanoniko, en 1873 abato, en 1875 preposto. Post 2 jaroj li iĝis episkopo de Kassa, en 1866 episkopo de Vác. Li multe okupiĝis pri la katolikaj konstruaĵoj, edukejoj. Li ricevis ŝtatajn premiojn en 1869, 1882, 1888, 1896, dume li ricevis la titolon vera interna sekreta konsilisto en 1881.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Földismeret mathematikai, physikai és pol. tekintetben (1847) - lernolibro
  • Egyházi beszédei (1888) - ekleziaj paroladoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.