Konstantin Simonov
Konstantin Miĥajloviĉ SIMONOV (naskiĝnomo Kiril, ruse Константи́н Миха́йлович Си́монов ; la 15-an de novembro 1915 en Petrogrado, Rusia Imperio - m. la 28-an de aŭgusto 1979 en Moskvo, Sovetunio), estis soveta aŭtoro, poeto, dramisto kaj milita korespondanto, kies verkaro plejparte temis pri la Granda patriota milito.
Verŝajne plej fama poemo estas Atendu min (1941). [1]
Militado
[redakti | redakti fonton]En 1940, li verkis sian unuan teatraĵon, kiu estis prezentita en teatro en Leningrado. En 1942, li estis nomumita bataliona komisaro kaj poste promociita al subkolonelo, daŭrigante sian rolon kiel milita korespondanto. Liaj artikoloj estis publikigitaj en la gazeto La Ruĝa Stelo. Li raportis el Bulgario, Rumanio, Jugoslavio, Pollando kaj Germanio kaj ĉeestis la Batalon de Berlino. Dum la milito, Simonov verkis tri teatraĵojn, du poemarojn, kaj novelon nomitan "Tagoj kaj Noktoj", kiu temis la Batalo de Stalingrado. Ĉe la fino de la milito, Simonov estis promociita al la rango de kolonelo (polkovnik).
Verkado
[redakti | redakti fonton]La ĉefa parto de la verko de Simonov temas pri milito. Aldone al siaj frontliniaj raportoj, li verkis romanojn kaj entute dek teatraĵojn. Pluraj el liaj verkoj estis filmitaj. Dum la Dua Mondmilito li ricevis la Stalin-premion tri fojojn. Dum la Stalin-epoko, Simonov verkis plurajn funebrojn de Stalin. Lia ĉefa verko estas konsiderata la romantrilogio La vivantoj kaj la mortintoj ( Ŝivje i mjortwyje, 1960), kies ĉefroluloj estas oficiroj kaj soldatoj de la Ruĝa Armeo en la milito kontraŭ la Wehrmacht . En ĝi, li ankaŭ senkompate priskribis por la unua fojo la erarojn faritajn de la sovetia gvidantaro de Stalin en 1941, kiuj kondukis al serio de detruigaj malvenkoj kontraŭ la antaŭenirantaj germanoj. La titolo de lia poemo “Mortigu lin!”, publikigita en 1942, kiu alvokas al la mortigo de germanoj (Wehrmacht-soldatoj), poste fariĝis unu el la plej konataj sovetiaj armeaj sloganoj.
Liaj emociaj poemoj pri amo, amikeco kaj hejmo igis lin ekstreme populara. La poemo “Atendu min” (Жди меня, Ŝdi menja ) pri la sopiro de frontsoldato al sia kunulino, dediĉita al Valentina Serova, fariĝis klasikaĵo kaj ofte estis muzikigita. Laŭ literaturaj kritikistoj, liaj verkoj celis la larĝan amasan guston.
Multaj filmoj estis faritaj en Sovetio laŭ la scenaroj de Simonov kaj bazita sur liaj laboroj:
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Константин Михайлович Симонов // "Литературная газета" № 36 от 5 сентября 1979 года стр.3 [oficiala nekrologa artikolo]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Naskiĝintoj en Sankt-Peterburgo
- Mortintoj en Moskvo
- Naskiĝintoj en 1915
- Mortintoj en 1979
- Viroj
- Naskiĝintoj la 15-an de novembro
- Mortintoj la 28-an de aŭgusto
- Herooj de Socialisma Laboro
- Sovetiaj militistoj de la Dua Mondmilito
- Sovetiaj militkorespondantoj
- Partoprenentoj de batalo ĉe Stalingrado
- Militkorespondantoj de la Dua Mondmilito
- Sovetiaj verkistoj
- Rusiaj verkistoj
- Sovetiaj tradukistoj
- Sovetiaj ĵurnalistoj
- Sovetiaj dramistoj
- Rusiaj poetoj