Konstantin Trutovskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstantin Trutovskij
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1826 (1826-01-28)
en Kursk
Morto 17-an de marto 1893 (1893-03-17) (67-jaraĝa)
en Kurska gubernio
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Rusia Akademio de Belartoj
Okupo
Okupo inĝeniero • pentristo
vdr

Konstantin Aleksandroviĉ Trutovskij (ruse Константин Александрович Трутовский; la 9-an de februaro 1826 en Kursk — la 29-an de marto 1893 en Jakovlevka, Belgoroda provinco) estis rusa ĝenrisma pentristo kaj ilustristo.

Kiel studento en Sankt-Peterburgo, li faris la unuan konatan portreton de Fjodor Dostojevskij,[1] (lia samstudanto en la inĝeniera lernejo). Li estis implikita en la Petraŝevskij-Rondo, sed evitis areston. En 1849 li revenis al la relativa sekureco de la familia bieno, kiun li heredis post la morto de sia patrino.[2] Li pentris en lokaj vilaĝoj, kaj vizitadis Sankt-Peterburgon kaj Moskvon nur por aranĝi ekspoziciojn.[3]

Krom la pentraĵoj, li ilustris kelkajn verkojn de Nikolai Gogol, Miĥail Lermontov, Marko Vovĉok, Taras Ŝevĉenko kaj Ivan Krilov. Per sia unua edziĝo li parenciĝis al la verkisto Sergio Aksakov. Lia tria edzino estis flanka posteulo de la verkisto Aleksandro Gribojedov.[1]

Kelkaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Brief biography Arkivigite je 2012-11-02 per la retarkivo Wayback Machine @ RusArtNet. Alirita la 5an de septembro 2019.
  2. "Его картины знал народ" Arkivigite je 2019-03-07 per la retarkivo Wayback Machine de Vladimir Stepanov @ Kurskaja Pravda. Alirita la 5an de septembro 2019.
  3. Brief biography @ Russian Painting.