Konstantino Karamanlis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstantino Karamanlis

Konstantino Karamanlis (en greka: Κωνσταντίνος Γ. Καραμανλής; 8-an de marto de 1907 – 23-an de aprilo de 1998) estis politikisto greka, kiu iĝis Prezidento kaj Ĉefministro de Grekio.

Li estis ĉefministro kelkfoje dum la 1950-aj jaroj kaj la komenco de la 1960-aj jaroj, kaj ekziliiĝis post la fraŭdo kontraŭ la socialistoj de Georgo Papandreu. Poste li estis opozicianto al la diktatoreco de la koroneloj de 1967 ĝis 1974. Poste li estis denove elektita ĉefministro ene de la konservativa partio Nova Demokratio (en greka: Νέα Δημοκρατία, Nea Dimokratia) kaj denove en 1977. Poste li estis prezidento ekde 1980 ĝis 1985.