Konstantinos Zappas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portreto de Konstantinos Zappas.

Konstantinos Zappas (en greka: Κωνσταντίνος Ζάππας 1814–1892) estis greka entreprenisto kaj nacia bonfaranto. Kune kun sia kuzo Evangelos Zappas, li ludis esencan rolon en la revivado de la Olimpiaj ludoj.[1]

Zappas naskiĝis en 1814 en la vilaĝo Labova e Madhe (Mega Lambovo), inter Gjirokastër (Argyrokastro) kaj Tepelenë, en la nuntempa Albanio, tiam en la Otomana Imperio. Post la morto de Evangelis Zappas li iĝis la plenumanto de la heredo de sia kuzo kaj de la pliiĝanta revivado de la Olimpiaj ludoj. Li estis nomumita manaĝero de la Olimpia Komitato kiu organizis la tiel nomitajn Zappas Olimpikoj, nome greka atleta festivalo okazinta en 1859, 1870 kaj 1875 kaj antaŭaĵo de la modernaj internaciaj Olimpikoj.

En 1881, li aĉetis etendajn kampareojn en Tesalio kaj la venontajn jarojn kontribuis al la konstruado de la Zapejo en Ateno, kiu estis oficiale malfermita en la 28a de Oktobro 1888. Krome, nombraj grekaj lernejoj kaj edukaj instalaĵoj estis konstruitaj pere de lia persona financa subteno inklude la porvirinajn lernejojn en Konstantinopolo (Istanbulo),[2] en sia hejmubo Labovë, same kiel en aliaj nombraj urboj en Epiro (Tepelene, Delvine) kaj Tesalio. Multaj studentoj profitis el liaj stipendioj por post-gradaj studoj en Okcidenta Eŭropo (ĉefe en la scienca kampo de agrikulturo).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rühl 2004, pp. 3–16.
  2. Ruches 1967.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ruches, Pyrrhus J. (1967). Albanian Historical Folksongs, 1716–1943: A Survey of Oral Epic Poetry from Southern Albania, with Original Texts. Chicago, IL: Argonaut Incorporated. [1] Alirita la 5an de Junio 2017.
  • Rühl, Joachim K. (2004). "Olympic Games Before Coubertin". In Findling, John E.; Pelle, Kimberly D. Encyclopedia of the Modern Olympic Movement. Westport, CT: Greenwood Publishing Group. pp. 3–16. ISBN 978-0-313-32278-5. [2] Alirita la 5an de Junio 2017.