Konstanze Schönfeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Konstanze Schönfeld (Tuŝka))
Konstanze Schönfeld
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1993 (1993-11-13) (30-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Konstanze Schönfeld (naskiĝis la 13-an de novembro 1993) kromnomata kiel Tuŝka aŭ Tuśka estis la unua vicprezidanto de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo de 2017 ĝis 2018.[1] Aldone ŝi estis anstataŭa prezidanto de TEJO ekde la 2-a de januaro 2018 ĝis la 22-a de januaro 2018[2] pro la demisio de la antaŭa prezidanto Enric Baltasar[3][4]. De 2020 ĝis 2021 ŝi estis Ĝenerala Sekretario de TEJO.[5]

Krom estraraneco, ŝi ankaŭ volontulis en la Centra Oficejo de UEA/TEJO en Roterdamo, verkante la EVS-subvencipeton por la venonta jaro, kiu estis aprobita julie kaj alportis du novajn volontulojn al TEJO ekde komenco de 2016. Ekde februaro 2015 ŝi kunordigas la tradukadon de TEJO.org[6].

Referencoj[redakti | redakti fonton]