Konstitucia Akto de 1791

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Konstitucia Akto de 1791, el 1896 konata kiel The Clergy Endowments (Canada) Act 1791, nome statuto aprobita en Westminster en la 31a jaro de reĝado de Georgo la 3-a, kaj samigita kiel chapter 31 (31 Geo 3 c 31), estis ofte konata kiel la Constitutional Act 1791 en angla kaj kiel Acte constitutionnel de 1791 en franca.[1] Ĝi estis "Act of the Parliament of Great Britain" (Akto de la Parlamento de Granda Britio).

La Akto reformis la registaron de la Provinco Kebekio (1763-1791) por reloĝigi, inter aliaj lojalistoj, la 10 000 lojalistojn de la Unuiĝinta Imperio kiuj estis alvenintaj el Usono post la Usona Revolucio. La Provinco Kebekio, kun loĝantaro de 145 000 franc-parolantaj kanadanoj, estis dividitaj en du partoj kiam la Akto ekvalidiĝis la 26an de Decembro 1791. La tre malmulte loĝata okcidenta duono iĝis Supra Kanado (nune suda Ontario) kaj la orienta duono iĝis Malsupra Kanado (nune suda Kebekio). La nomoj Supra kaj Malsupra Kanadoj devenis el ties loko laŭlonge de la rivero Sankt-Laŭrenco. Supra Kanado ricevis anglajn juron kaj instituciojn, dum Malsupra Kanado retenis francajn civilan juron kaj instituciojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kennedy, William Paul McClure (1918). Documents of the Canadian Constitution: 1759-1915. Oxford University Press. p. 207.