Konstitucia amendo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konstitucia amendo estas modifo de konstitucio de ŝtato, organizaĵo aŭ alia tipo de ento. Amendoj estas ofte intermetitaj en gravaj sekcioj de ekzistanta konstitucio, rekte modifante la originan tekston. Inverse, ili povas esti aldonitaj al la konstitucio kiel suplementaj kromaĵoj (kodiciloj), tiel ŝanĝante la kadron de regeco sen sanĝi la ekzistantan tekston de la dokumento.

Plej konstitucioj postulas, ke amendoj ne povas esti aprobitaj sen esti aprobitaj per speciala proceduro kiu estas pli postulema ol aliaj postulitaj por ordinara leĝaro. Ekzemploj de tiaj specialaj proceduroj estas supermajoritatoj en la parlamento, aŭ rekta aprobo fare de la voĉdonantaro pere de referendumo, aŭ eĉv kombino de ambaŭ aŭ pli diferencaj specialaj proceduroj. Referendumo por amendi la konstitucio povas esti en kelkaj jurisdikcioj proponitaj pere de popoliniciato.

Aŭstralio kaj Irlando estas ekzemploj de konstitucioj kiuj postulas, ke ĉiuj amendoj estu unue aprobitaj de la parlamento antaŭ estis proponitaj al la popolo; ĉe Irlando, simpla majoritato de la voĉdonantaro estas la nura postulo, dum pli kompleksa serio de kriterioj estas necesa en Aŭstralio (ankaŭ majoritato de voĉdonoj en majoritato de ŝtatoj estas necesa). Svisio havas proceduron similan al tiu de Aŭstralio.

La specialaj proceduroj por la amendo de kelkaj konstitucioj montriĝis tiom postulemaj ke el proponitaj amendoj aŭ malmultaj (ok amendoj el 44 proponitaj en Aŭstralio) aŭ neniu (kiel en Japanio) estis aprobitaj dum periodo de kelkaj jardekoj. Kontraste, la konstitucio de la usona subŝtato Alabamo estis amendita 948 fojojn ekde ties adoptado en 1901. La Konstitucio de Usono ricevis 27 amendojn, el kiuj la 18a pri la Prohibicio de alkoholaĵoj de 1917-1919 estis nuligita en 1933.

Famaj amendoj[redakti | redakti fonton]