Konstitucia dekreto de la prezidento de respubliko pri reguligo de la ĉeĥoslovaka ŝtata civitaneco de personoj de la naciecoj germana kaj hungara

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konstitucia dekreto de la prezidento de respubliko pri reguligo de la ĉeĥoslovaka ŝtata civitaneco de personoj de la naciecoj germana kaj hungara estis dekreto de la prezidento de respubliko eldonita de la ĉeĥoslovaka prezidento Edvard Beneš kaj proklamita en Kolektaro de leĝoj sub numero 33/1945 Sb.. Per tiu ĉi dekreto la ĉeĥoslovakaj civitanoj de la germana kaj la hungara naciecoj estis senigitaj de la ĉeĥoslovaka ŝtataneco.[1]

Tiel ĉi estis senigitaj retroaktive de la ĉeĥoslovaka ŝtataneco ankaŭ judoj, kiuj estis murditaj dum la milito kaj kiuj deklaris dum popolnombrado en ĈSR en la jaro 1930 la germanan naciecon kaj estis plenkreskaj en la tempo de alveno de germanoj, nome sen ebleco de reguligo kaj paradokse eĉ en kazoj, kiam estis al ili pli poste agnoskita partopreno en rezistmovado laŭ leĝo 255/1946 Sb. eĉ kun atestilo subskribita de ministro de nacia defendo, ke ili onidire falis kiel ĉeĥoslovakaj civitanoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. § 1 de la konstitucia dekreto n-ro 33/1945 Sb.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]