Konstitucia monarkio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstituciaj monarkioj kun reprezenta parlamenta sistemo en ruĝo. Aliaj konstituciaj monarkioj (montrataj en viola) havas monarkojn kiuj daŭre ĝuas grandan politikan influon, sed ene de iaj leĝaj limoj.

Konstitucia monarkioparlamenta monarkio estas ŝtatformo, kie la monarko posedas la ŝtatestrecon. Temas pri povo de meze simbola karaktero, ĉar ĝi troviĝas regulita de leĝo aŭ leĝaro, ofte konstitucio. Ĝi karakteras ankaŭ pro la fakto, ke la reĝoreĝino havas moderecan aŭ arbitracian rolon en la politika konfliktaro de la registaro, kutime elektita demokratie.

Male al absoluta monarkio, politika scienco distingas inter konstitucia monarkio kaj parlamenta monarkio. En la konstituciaj monarkioj, la reĝo konservas la suverenecon aŭ kunhavas ĝin kun la popolo al kio aldoniĝas serio de rajtoj pere de ĉarto aŭ konstitucio. Male, en la parlamentaj monarkioj la suvereneco sidas, en sia praktika tuto ĉe la popola volo, kaj la monarko estas figuro esence simbola. La klasika ekzemplo de konstitucia monarkio estas la Britio, kiu ne posedas kodigitan konstitucion, sed leĝaron, kiu formas aŭ anstataŭas ĝian konstitucion.

Kvankam la aktualaj konstituciaj monarkioj estas majoritate reprezentaj de demokratiaj sistemoj (konstituciaj demokratiaj monarkioj), historie ne ĉiam estis tiel. Multaj el la monarkioj kunekzistis kun faŝistaj (aŭ praktike faŝismaj) konstitucioj kiel en ItalioJapanio, aŭ kun diktaturoj de milita registaro kiel en Tajlando en 2007.

Konstitucia monarkio estis intermeza aŭ evolua paŝo antaŭ la apero de la unuaj modernaj respublikoj kiel Usono kaj Francio ĉefe fine de la 19-a jarcento. Oni klopodis paŝi el absolutaj monarkioj, ĉefaj reprezentantoj de la Antikva Reĝimo, al parlamentaj monarkioj kun senlima povo.