Konstituciaj Elementoj (Meksiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ignacio López Rayón, aŭtoro de la Konstituciaj Elementoj.

La Konstituciaj Elementoj estis aro de reguloj kvazaŭ konstitucia projekto por Meksiko (tiutempe ankoraŭ Vicreĝlando de Nova Hispanio), redaktita dum aprilo 1812, dum la Meksika Milito de Sendependeco, fare de generalo Ignacio López Rayón, kaj metitaj en cirkuladon ekde la 4a de septembro 1812, en Zinacantepec, Meksikŝtato, kun la celo fari la landon sendependeca el Hispanio. Ili distingiĝas kiel direkta kaŭzo kaj origino de kreado de la Sentoj de Nacio (hispane Sentimientos de la Nación) de José María Morelos, kaj sekve, de la posta Konstitucio de 1824. Tial, ili estas la pli malnovaj kaŭzoj de meksika konstituciismo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komencita la sendependeca milito, kaj pro la pova malpleno farita de Fernando la 7-a kiam li estis eksigita de Napoleono Bonaparte en 1808, la insurgentoj interesiĝis por provo fundamenti sian lukton por sendependeco sur juraj principoj kiuj regu ilian agadon, kaj funkciu kiel bazo por kunigi la popolon sur komunaj idealoj.

En tiu senco kaj post la revoluciaj spertoj de Francio kaj Usono, kune kun la konstitucio farita de ĉi tiu lasta lando en 1787, la insurgentoj impulsiĝis fari dokumenton kiu enhavu la esencajn rajtojn kaj principojn  de nova Ŝtato kaj fundamentu aŭtoritaton eĉ en neesto de monarko. Tamen, tio ne estis sento propra nur de amerika kontinento, kiel montrita pro la konstitucia movado en Hispanio kiu kulminis en la Konstitucio de 1812.

La Junto de Zitácuaro en kiu estis redaktitaj la Konstituciaj Elementoj. Murpentraĵo en Zitácuaro, Michoacán.

Dum la sendependeca milito, post de la senĉefeco kaŭzita pro la neesto de Fernando la 7-a, la vicreĝaj aŭtoritatoj de Nova-Hispanio ne estis rekonitaj kaj la 19an de aŭgusto kreiĝis la Supera Amerika Nacia Junto, pli konita kiel Junto de Zitácuaro, en la vilaĝo kun tiu nomo en Michoacán kiel registara organo por la proksima meksika nacio, formita de la tiutempaj precipaj ĉefoj de insurekcio, inter kiuj estis José María Morelos kaj Ignacio López Rayón. Ambaŭ estis nomumitaj proparolantoj de la Junto, kaj la lasta kiel Universala Ministro de Nacio. La Junto poste moviĝis al Sultepec, hodiaŭ en Meksikŝtato.

López Rayón dediĉis sin al la redaktado de konstitucia projekto, kiu poste estis aprobita de la Junto kaj titolita Konstituciaj Elementoj (hispane Elementos Constitucionales). La preciza dato de la redaktado estas nekonita, tamen danke al letero sendita al Morelos, la dato de kreado fiksiĝis en la 30-a de aprilo 1812 kaj por la somero de tiu jaro ĝi estis jam en cirkulado. Ŝajne, la dokumento estis subskribita en Zinacantepec.

Rayón sendis unuan malneton de Elementoj al Morelos –kiu estis en Puebla– la 30an de aprilo 1812. Malgraŭ tio, la respondo ne alvenis ĝis la 7an de novembro samjare, ŝajne pro malfruo fare de Morelos. En tiu letero Morelos faris serion de korektoj al Elementoj per kiuj li proponis eksterlasi ĉian referencon al aŭtoritato de Fernando la 7-a:

Citaĵo
 […] koncerne al la suvereneco de S-ro Fernando 7-a, ĉar la sorto ke tiu grandega homo jam estas tre publika kaj fama, estas necesa ekskluzivi lin por doni al la popolo la Konstitucion. 
— Letero de Morelos al Rayón la 7-an de novembro 1812.

Antaŭ ricevi la Elementojn, Morelos unufoje proklamis sian pozicion respekte al Fernando la 7-a, en letero sendita al Rayón kelkajn tagojn antaŭe:

Citaĵo
 Ĉi tiu estas mia opinio, escepte de alie, ke la masko de sendependeco demetiĝu, ĉar ĉiuj jam scias la sorton de nia Fernando la 7-a. 
— Letero de Morelos al Rayón la 2-an de novembro 1812.

Krome li proponis ke anstataŭ unu sola Nacia Protektanto, kiel proponita de Rayón, estu unu por ĉiu episkopujo elektita ĉiun kvaran jaron, kaj aliaj sugestoj pri la distribuo kaj organizo de milicio.

Tiuj menciitaj sugestoj ne ŝanĝis tekston, sed estis aldonitaj kiel kolofono en la dokumenta piedo kun la aŭtoreco de Morelos.

La enhavo de Konstituciaj Elementoj –kiu etendiĝis ĝis aliaj postaj dokumentoj pro ĝia konado de José María Morelos y Pavón– eble influis la finan redaktadon de Sentoj de Nacio en 1813, kaj poste inkludiĝis en la Konstitucio de Apatzingán de 1814, en kiu Rayón ankaŭ partoprenis kaj enhavis multajn similecojn kun la rajtoj donitaj en la Elementoj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La dokumento havas antaŭparolon kie ekzaltiĝas leĝeco kaj justeco de “Amerika Sendependeco” kaj starigas ke la suvereneco sidas en la popolo:

Citaĵo
 “Ni, tiel, havas la neesprimeblan kontentecon kaj altan honoron jam meriti la liberajn popolojn de nia patrio, formi la Superan Tribunalon de Nacio kaj reprezenti la Majeston kiu sidas nur en ili”. 
— Konstituciaj Elementoj metitaj en cirkulado fare de Ignacio Rayón.

La korpuso de Konstituciaj Elementoj estas komponita de 38 frazoj kiel artikoloj, kaj enhavas la precipajn ideojn de sendependa ŝtato proklamitaj de la insurekcio:

  • Katolika religio kiel oficiala kaj sola (Artikoloj 1-a, 2-a kaj 3-a)
  • Sendependeco de Ameriko (Artikolo 4-a)
  • Suvereneco originas el popolo sed estas prezidita de monarko Fernando la 7-a (Artikolo 5-a)
  • Uzo de suvereneco sidas en Supera Nacia Kongreso (Artikoloj 5-a, 7-a kaj 16-a)
  • Nomumo de “Nacia Protektanto” kiel Ekzekutiva Povo (Artikolo 17-a)
  • Ekzistado de tri povoj: Ekzekutiva, Leĝo-dona kaj Juĝa (Artikolo 21-a)
  •  Malpermeso de sklaveco kaj kastoj (Artikoloj 24-a kaj 25-a)
  •  Civilaj rajtoj (Artikoloj 29-a kaj 32-a)
  •  Tago 16a de septembro kiel nacia festo (Artikolo 33-a)
  •  Militista organizado (Artikoloj 33-a kaj 38-a)

La projekto finas per pripensado pri estinteco de amerika popolo “forgesita de kelkaj, kompatita de aliaj kaj malestimita de la plej granda parto” kaj pri ĝia pli esperiga estonteco, kun pleja egaleco kaj senpartieco inter la homoj, kie “malkuraĝo kaj nenifarado estu la solaj kiuj senhonorigu civitanon”, kaj krom religia admono: “benu tiel la Dion de sortoj kiu degnis rigardi pro kompato sian popolon”.

En posta malneto ĉi tiu fina pripensado staras kiel admono, sekvita de la korektoj faritaj de Morelos.

Ideologio[redakti | redakti fonton]

En la Konstituciaj Elementoj emfaziĝas filozofia kaj kultura idearo de la nov-hispana liberalismo, ambaŭ de klasikaj eŭropanaj figuroj kiel Locke, Hobbes, Montesquieu, Voltaire, Rousseau, Suárez kaj Vitoria, kaj de pensuloj propraj de amerika kontinento kiel Francisco Javier Clavijero, Fray Servando Teresa de Mier kaj Francisco Javier Alegre, inter aliaj. La verkoj de tiuj specoj de aŭtoroj cirkuliĝis en Vicreĝlando de Nova-Hispanio dum la 18-a jarcento. Ankaŭ, influo de francaj revoluciaj kaj usonaj konstituciaj ideoj estas sendube, kiuj profunde impresis la nov-hispanan senton.

En Ameriko kelkaj specifaj politikaj ideoj distingiĝis kiel gvidoj dum la sendependeca periodo:

  1. Klera despotismo.
  2. Konstituciismo, kun la rilata agnosko de individuaj rajtoj.
  3. Demokratio.
  4. Utilismo de Jeremy Bentham.

La menciitaj enhavoj estas troveblaj en la Konstituciaj Elementoj hereditaj de la skribilo de Rayón, kiuj elvenas el lia jura edukado. Tamen, estas tre eble ke iliaj bazaj enhavoj estas faritaj de Miguel Hidalgo y Costilla, kies leŭtenanto kaj sekretario tiu estis. Almenaŭ ĉi tio estas evidenta en referenco kiun Morelos faras al tio en letero per kiu li jam ricevis la unuan malneton de Elementoj, kies dato estas la 7-a de novembro 1812:

Citaĵo
 “Ĝis nun mi ne ricevis la Konstituciajn Elementojn: mi jam vidis ilin kaj, en malgranda diferenco, ili estas la samaj pri kiuj ni parolis kun la S-ro Hidalgo.” 

Inter la ideoj starigitaj en la Elementoj, fideleco al Fernando la 7-a distingiĝis kiel skribita de Rayón en la 5-a artikolo, ke faris lin diferenca en ideoj kun Morelos kiu volis la plenan sendependecon de Ameriko. Sed samtempe li prenis la ideojn de Rousseau pri la suvereneco sidita en la popolo, kio poste preniĝis de la Konstitucio de Apatzingán kaj staras ĝis la nuna meksika konstitucio de 1917, kiu en ĝia 39-a artikolo rimarkas:

Citaĵo
 “Nacia suvereneco sidas esence kaj origine en la popolo. Ĉiu publika povo elvenas el la popolo kaj stariĝas por la bono de ĉi tiu. Popolo havas ĉiam la necedeblan rajton ŝanĝi aŭ aliigi sian registaran formon.” 
— Politika Konstitucio de Unuiĝintaj Meksikaj Ŝtatoj de 1917.

Kvankam Rayón subtenis demokratan ideon ke la pova uzo koncernis kongreson, ĉi-okaze la Supera Nacia Amerika Kongreso.

Same, en ĝia 31-a artikolo, la Konstituciaj Elementoj oferas, pri domicila netuŝebleco, la garantiojn de “la fama Leĝo Corpus huves de Anglio”, celante fari referencon al Habeas Corpus Act (Akto Habeas Corpus) de 1640, kiu oferis protekton de individua libereco kontraŭ ne jurisdikciaj arestoj. Tio montras konadon kiun Rayón havis pri la angla juro, kaj starigas la Konsituciajn Elementojn, laŭ Soberanes Fernández, kiel la plej malnova antaŭkaŭzo de meksika ampara juĝo.

Ankaŭ ĉeestas religia netoleremeco (artikoloj 1-a kaj 2-a), ĉar ĝi levas katolikismon al ŝtata religio. Tio malpermesis liberecon de kultoj, kio restis konstanta en meksika konstitucia idearo ĝis la Konstitucio de 1857.

Tiel, libereco kaj egaleco de ĉiuj civitanoj estis ĉefa koncepto de la franca liberalismo. La unua efektiviĝis kun malpermeso de sklaveco (art. 24-a); la dua esprimiĝis en la Elementoj koncernante la forigon de devenoj, en ĝia 25-a artikolo:

Citaĵo
 Tiun kiu naskiĝas post de la feliĉa sendependeco de nia Nacio, nenio sed personaj difektoj malhelpu, kaj klaso aŭ deveno ne povu oponi al li […] 

Laste, distingiĝis la gazetarlibereco agnoskita en la artikolo 29, kiu poste fariĝos antaŭkaŭzo por agnoski la espriman, pensan, kaj gazetaran liberecojn rajtigitaj iom poste en la 40-a artikolo de la Konstitucio de Apatzingán.