Konstitucio de Alĝerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Konstitucio de Alĝerio estis unuafoje adoptita per referendumo en 1963, post la Alĝeria Milito de Sendependeco (1954–62); origine, ĝi estis skizita de konstitucia asembleo kondukita de Ferhat Abbas, sed tiu skizo estis reverkita de la unua Prezidento, Ahmed Ben Bella. En sia formo de 1963, la konstitucio deklaris Alĝerion unupartia ŝtato regata de la iama rezistomovado, nome Nacia Liberiga Fronto (FLN). Tiu konstitucio estis interrompita de la militista puĉo de 1965. Post jaroj de regado pere de plenuma dekretaro fare de la estro de la Revolucia Konsilantaro, Houari Boumédienne aperigis duan konstitucion en 1976, emfaze al la gravo de socialismo kaj - formale - restaŭrante politikajn instituciojn super la militista establado. Boumédienne estis poste elektita kiel la dua prezidento de la lando, post esti lasante la postenon dum dekunu jaroj.

En 1986, la sukcedanto de Boumedienne nome Chadli Bendjedid modifis la konstitucion por permesi reformojn kondukantajn al la libera merkato, kaj, post la tumultoj de Oktobro 1988, venis al nova konstitucio en 1988. Tiu estis aprobita per referendumo en 1989 fare de 73% la 23an de Februaro 1989. Ĝi enkondukis multpartian sistemon, forigante la FLN el sia rolo kiel ĉefa partio, kaj ne faris mencion de socialismo; anstataŭ ĝi promesis "parol-, asoci-, kaj kunven-liberojn". En 1992 militista puĉo enkondukis krizostaton, kiu interrompis partojn de la nova konstitucio, dum komenciĝis la Alĝeria Enlanda Milito.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]