Konstitucio de Danio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Frontpaĝo de la Konstitucio de 1849.

La Konstitucio de Danio (dane: Danmarks Riges Grundlov) estas la supera ĉarto de la Reĝlando Danio, kiu difinas la politikan enlandan sistemon, kiel konstitucia monarkio kun reprezenta parlamenta sistemo, en kiu la reĝo ekzercas nur ceremonian rolon. La nuna konstitucio promulgiĝis la 5-an de junio 1953 kaj ĝia unua versio venas de 1849.

La fundamenta celo de la unua supera ĉarto estis la limigo de la povoj de la monarko (sekcio 2). La Konstitucio de 1849 establis duĉambran parlamenton, t.e, la Rigsdag, el kiuj estis parto la Landsting, por reprezenti la malnovan aristokratojn kaj la Folketing, kiu reprezentis farmistojn, komercistojn, kaj la mezan klason. Ekde la nuna aprobo de la konstitucio en 1953, nur ekzistas la Folketing. La primitiva konstitucio ankaŭ garantiis la fundamentajn rajtojn, kiuj daŭre restas en la nuna, kiaj la Habeas corpus (artikolo 71), la rajtoj sur la privataj posedaĵoj (artikolo 72) kaj la esprimlibero (artikolo 77).