Konstitucio de Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nuna Konstitucio de Francio estis adoptita la 4-an de oktobro 1958. Ĝi estas kutime nomata Constitution de la Ve République, do "Konstitucio de la Kvina Respubliko", kaj anstataŭis tiun de la Kvara Respubliko de Francio el 1946. Charles de Gaulle estis la ĉefa mova forto en enkonduko de la nova konstitucio kaj instaliĝo de la Kvina Respubliko, dum la teksto estis precipe redaktita de Michel Debré (1912-1996). Ekde tiam la konstitucio estis amendita dek ok fojojn, laŭ la stato fine de la jaro 2015 plej laste la 23-an de julio 2008. Interalie, la franca konstitucio de 1958 iĝis modelo de la konstitucio de la Rusia Federacio el 1993.