Konstitucio de Pakistano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstitucio de Pakistano
konstitucio
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo urduo
Eldonado
vdr

La Konstitucio de la Islama Respubliko Pakistano (en urdua: آئین پاکستان, konata ankaŭ kiel Konstitucio de 1973 estas la suprema leĝo de Pakistano.[1] La Konstitucio estas la suprema dokumento de Pakistano kiu identigas la ŝtaton (ties fizika ekzistado kaj ties limoj), popolon kaj siajn fundamentajn rajtojn, la ŝtatajn konstitucian leĝaron kaj ordon, kaj ankaŭ la konstitucian strukturon kaj establadon de institucioj kaj la landan armitajn fortojn.[2] La unuaj tri ĉapitroj establas la regulojn, regotempon kaj povoseparon de la tri branĉoj de la regado: nome leĝofara, per duĉambra parlamento; plenuma branĉo regata de la Ĉefministro kiel plenumestro; kaj supra federacia juĝestraro ĉe la Suprema Tribunalo.[2] La Konstitucio difinas ankaŭ la establadon de la Prezidento de Pakistano kiu estas la ceremonia ŝtatestro kaj ties rolon kiu estas reprezenti la unuecon de la ŝtato.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abiad, Nisrine. (2008) Sharia, Muslim states and international human rights treaty obligations : a comparative study. Londono: British Institute of International and Comparative Law, p. 96–200. ISBN 978-1-905221-41-7.
  2. 2,0 2,1 Constitution of Pakistan. Constitution of Pakistan. Constitution of Pakistan. Constitution of Pakistan. Alirita 22a de januaro 2013.
  3. Part III. The Federation of Pakistan: Chapter 1; The President. Const. of Pakistan. Const. of Pakistan. Alirita 22a de januaro 2013.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]