Konstitucio de Portugalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstitucio de Portugalio
konstitucio
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 10-a de aprilo 1976
vdr

La nuna Konstitucio de la Portugala Respubliko, estas frukto de la Revolucio, kiu komenciĝis la 25an de Aprilo de 1974. Ĝi aperis por doni juran apogon kaj respondon, kiel supra pinto de la nova leĝa konstruo, al celoj indikitaj ekde la unua momento de la Movado de Armitaj Fortoj (Movimento das Forças Armadas – MFA) kaj bonvenigitaj de la portugala popolo, konataj tiam en la portugala kiel la tri « D » – democratizar, descolonizar, desenvolver (demokratiigi, malkoloniigi kaj disvolvi). [1]

Postaj modifoj okazis en 1982, 1989, 1992, 1997, 2001 kaj 2004.

Eksaj konstitucioj[redakti | redakti fonton]

Konstitucio de 1822[redakti | redakti fonton]

Konstitucia ĉarto de 1826[redakti | redakti fonton]

Konstitucio de 1838[redakti | redakti fonton]

Konstitucio de 1911[redakti | redakti fonton]

La Nacia Konsistiga Asembleo de la Unua portugala Respubliko

Konstitucio de 1933[redakti | redakti fonton]

Konstitucio de 1976[redakti | redakti fonton]

Evidentis ekde la komenco la neakordigeblo inter la normoj de la antaŭa konstitucio, de 1933, kaj la konstruado de socio surbaze de la libero kaj demokratio konkeritaj, tiel ke malmultajn tagojn post la 25an de Aprilo de 1974, pli precize la 14an de Majo de 1974, tiu antaŭa konstitucio, kiu estis aprobita de la eksigita faŝisma reĝimo estis formale revokita (Leĝo 3/74, de 14.5), do necesis ellabori novan Konstitucion.

La fundamenta Leĝo, kiu aperis pro la Revolucio de la Diantoj, plu estas referenco pri la asertado de civilaj, politikaj kaj sociaj rajtoj konkeritaj de la portugala popolo dum la revolucia procezo, kaj ĝia teksto estas ne malkunigebla de la paralela procezo de profunda ŝanĝiĝo de la ekonomiaj, sociaj, politikaj kaj kulturaj strukturoj, antaŭenigita de la rekta agado de la popolaj de la popolaj amasoj en la Portugalio.

Laŭ tiuepokaj informfontoj, la teksto de la antaŭparolo estis plejparte verko de du grandaj portugalaj poetoj kaj kontraŭfaŝistoj, tiam ankaŭ deputitoj en la Konstitucia Asembleo: Sophia de Melo Breyner Andresen kaj Manuel Alegre. En la periodo dum oni laboris pri la portugala Konstitucia Asembleo, en 1975/1976, la revoluciaj fortoj sukcesis atingi surstrate kaj en la laborlokoj grandegajn ŝanĝojn: eksigis la politikan policon de la faŝisma reĝimo kaj la specialajn tribunalojn, kiuj juĝis la « politikajn deliktojn », malmuntis la korporacian ŝtataparaton, kiu subtenis ĝin, abolis la anticipan cenzuron de komunikiloj kaj aliaj publikigoj, konfirmis neprajn civilajn liberojn, la rajton je striko kaj la rajtojn libere kunveni kaj asociiĝi, atingis pacon kun la liberigaj movadoj de la eks-kolonioj, finante per akordiĝo kolonian militon en tri afrikaj frontoj, kiuj daŭris de antaŭ pli ol 12 jaroj (en Gvineo-Bisaŭo, Angolo kaj Mozambiko), kaj interkonsentis ties respektivajn procezojn pri sendependiĝo, kaj ankaŭ tiujn de la insularoj de Kaboverdo kaj Santomeo kaj Principeo, establis diplomatiajn rilatojn kun ĉiuj popoloj en la mondo.

Kondiĉoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭklarigo[redakti | redakti fonton]

"La Konstitucia Asembleo, kunveninta plenkunside la 2an de Aprilo de 1976, aprobas kaj dekretas la jenan Konstitucion de la Portugala Respubliko:

La 25an de Aprilo de 1974, la Movado de Armitaj Fortoj, kronante la longan rezistadon de la portugala popolo kaj interpretante siajn profundajn sentojn, faligis la faŝisman reĝimon.

Liberigi Portugalion de diktaturo, de subpremado kaj de koloniismo estis revolucia transformado kaj komenco de historia turno de la portugala socio.

La Revolucio redonis al portugaloj la fundamentajn rajtojn kaj liberojn. Uzante tiujn rajtojn kaj liberojn, la legitimaj reprezentantoj de la popolo kunvenas por ellabori Konstitucion, kiu akordiĝas kun la aspiroj de la lando.

La Konstitucia Asembleo konfirmas la decidon de la portugala popolo defendi la nacian sendependon, garantii la fundamentajn rajtojn de la civitanoj, establi la bazajn principojn de demokratio, garantii la stariĝon de ŝtato de demokratia juro kaj malfermi vojon por socialisma socio, respektante la volon de la portugala popolo, celante konstrui landon pli liberan, pli justan kaj pli fratecan. "

Fundamentaj principoj[redakti | redakti fonton]

Parto 1: Fundamentaj rajtoj kaj devoj[redakti | redakti fonton]

Parto 2: Ekonomia organizo[redakti | redakti fonton]

Parto 3: Organizo de la politika potenco[redakti | redakti fonton]

Parto 4: Garantio kaj reviziado de la Konstitucio[redakti | redakti fonton]

Artikolo 7a: Internaciaj rilatoj[redakti | redakti fonton]

1. Portugalio regas sin pri internaciaj rilatoj laŭ la principoj de nacia sendependo, respekto al homaj rajtoj, rajtoj de popoloj kaj egaleco inter ŝtatoj, de paca solvado de internaciaj konfliktoj, de ne enmiksiĝo en internaj aferoj de aliaj ŝtatoj kaj de kunlaborado kun ĉiuj aliaj popoloj por la emancipado kaj progreso de la homaro.

2. Portugalio rekomendas la aboladon de imperiismo, koloniismo kaj kiuj ajn aliaj formoj de agreso, subpremado kaj ekspluatado en la rilatoj inter popoloj, kaj ankaŭ la ĝeneralan senarmiĝadon, samtempan kaj kontrolitan, la neniiĝon de la politikaj-militaj blokoj kaj la starigadon de sistemo de kolektiva sekureco, celante la kreadon de internacia ordo, kiu garantios pacon kaj justecon en la rilatoj inter popoloj.

3. Portugalio rekonas la rajtojn de la popoloj pri memdecido kaj sendependo kaj pri disvolviĝo, kaj ankaŭ la rajton ribeli kontraŭ ĉiuj formoj de subpremo.

1a revizio (1982)[redakti | redakti fonton]

2a revizio (1989)[redakti | redakti fonton]

3a revizio (1992)[redakti | redakti fonton]

4a revizio (1997)[redakti | redakti fonton]

5a revizio (2001)[redakti | redakti fonton]

6a revizio (2004)[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sennaciulo Marto-Aprilo 2022 "Je la kvardek-kvin-jariĝo de la Konstitucio de la Portugala Respubliko" fare de PEDRO BARANITA (36178)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]