Konstitucio de la Itala Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unua paĝo prenita de unu de tri kopioj originalaj de la Konstitucio de Itala Respubliko nun konservata en la Historia Arkivo de la Prezidanteco de la Respubliko.

La Konstitucio de la Itala RespublikoItala Konstitucio (itale: Costituzione della Repubblica italianaCostituzione italiana) estas la fundamenta leĝo de Itala Ŝtato, do la supro en la hierarkio de la fontoj de juro. Ĝi estis aprobata de la Konstitucifara Asembleo de la Itala Respubliko en la 22-a de decembro, 1947, proklamata de Provizora Ŝtatestro Henriko de Nicola en la 27-a de decembro, 1947 kaj publikigata de la Officiala Gazeto de la Itala Respubliko nombro 298, speciala eldono de la 27-a de decembro, 1947. Ĝi ekvalidis en la 1-a de januaro, 1948.

Kompono kaj strukturo

La Konstitucio estas formita de 139 artikoloj kaj parencaj alineoj dividitaj en kvar sekcioj:

  • Fundamentaj principoj (artikoloj 1-12);
  • Parto unua - Rajtoj kaj devoj de la civitanoj (artikoloj 13-54);
  • Parto dua - Ordaranĝo de la Respubliko (artikoloj 55-139);
  • Portempaj kaj finaj dispozicioj (artikoloj I-XVIII);