Konstruaĵo Chrysler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Chrysler building.jpg

La konstruaĵo Chrysler (Chrysler Building angle) estas nubskrapulo apartenanta al la stilo art déco situanta en la orienta parto de Manhatano (Novjorko, Usono), en la numero 405 de la Avenuo Lexington kaj en la vojkruciĝo de la Strato 42. Ĝi konvertiĝis en elstara simbolo de la urbo. El 319 metroj alte, ĝi estis la plej alta konstruaĵo de la mondo dum dek unu monatoj, ĝis la konstruado de la Empire State Building en 1931. Originale konstruita de la korporacio Chrysler, nuntempe ĝi estas kunpropraĵo de TMW Real Estate (75%) kaj Tishman Speyer Properties (25%). La konstruaĵo Chrysler estis dizajnita de William Van Alen, kaj poste vendita al Walter Percy Chrysler por lokigado de la ĉefsidejo por ties kompanio. La konstruaĵo estis renovigita en 1978 kaj 1979.