Konstruaĵo Woolworth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vidaĵo de la plej alta parto.

La Konstruaĵo Woolworth (angle: Woolworth Building) estas nubskrapulo de la urbo Novjorko, Usono. Ĝia konstruado finiĝis en 1913 kaj estis dizajnita de Cass Gilbert.[1]

Ĝi estis la plej alta konstruaĵo de la mondo ĝis 1930, kiam estis konstruitaj la 40 Wall Street kaj la konstruaĵo Chrysler. Ĝin konstruigis la usona financisto Frank Woolworth, kiu diziris elstaran konstruaĵon por sia societo. Origine ĝi estis planita por alteco de 190,5 metroj, laŭ la tiuepokaj leĝoj, sed fine oni altigis ĝin ĝis 241 metroj, superante la Metropolitan Life Insurance.

La konstruado kostis 13.500.000 dolarojn. Kiam la konstruaĵo estis finkonstruita, ĝi malfermis siajn pordojn la 24-an de aprilo 1913.[1]

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Study for Woolworth Building, New York (1910-12-10). Alirita 2013-07-25.