Konstruestro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memportreto de konstruestro Adam Kraft en la nurenberga preĝejo Sankta Laŭrenco

La profesinomo konstruestro ne nur travivis historian ŝanĝon, sed ankaŭ ŝanĝiĝas per la konstrutaskoj kaj direktas historie de katedralkonstruestro trans kortegokonstruestro al konstruestro. La termino estas nuntempe uzata por estro de ekzistanta katedralkonstrua metiejo. Katedralkonstruestro do estras la konstruadon kaj riparadon de katedraloj kaj aliaj preĝejegoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Katedralkonstruestroj estis edukitaj metiistoj, ŝtontajlisto- kaj ŝtonskulptistomajstroj, kiuj estris en la epoko de gotiko katedralkonstruajn metiejojn. La mezepokaj katedralkonstruestroj origininta el la ŝtontajla metio kaj la konstrumetia tradicio nomiĝas en samtempaj fontoj magister operis. Fine de la gotika epoko la konstruo de katedraloj kaj per tio la nombro de la katedralkonstruaj metiejoj reduktiĝis. Grandaj konstrumetiejoj, ekzemple tiu de la katedralo de Strasburgo, pluekzistis ĝis en la 19-a jarcento.

Eminentaj konstruestroj[redakti | redakti fonton]

Portreto de Peter Parler

La konstruestroj ne nur estris kaj kontrolis la konstruadon, sed kvankam post profesia edukiĝo estante metiistoj (plejparte ŝtontajlistoj), en la mezepoko ili ankaŭ estis arĥitektoj. Pro la longaj konstrutempoj por katedraloj la konstruestroj je ĉiu konstruejo iom ofte viciĝis unu post la alia.

Famiĝis kelkaj gravaj konstruestroj kaj ŝtontajlistomajstroj de la gotika arĥitekturo:

La majstroj ofte estis distingeblaj pro iliaj ŝtontajlistomarkoj, marko kutima en la mezepoko, kiun ili surmetis sur siajn verkojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • La romano The Pillars of the Earth de Ken Follett estas fikcia rakonto pri la konstruado de katedralo en la fikcia angla urbo Kingsbridge (reĝoponto), dum la Mezepoko.
  • Anja Sibylle Dollinger: Baubetrieb und Bautechnik, Von der Romanik bis zum Historismus. hrsg. v. Berufsbildungswerk des Steinmetz- und Bildhauerhandwerks, Naturwerkstein und Umweltschutz in der Denkmalpflege. Ebner, Ulm 1997, ISBN 3-87188-143-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]