Saltu al enhavo

Kontinenta Blokado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Europo en 1811. Malhelviola la Franca Imperio; viola la satelitaj ŝtatoj de Francio kaj okupitaj zonoj; helviola la landoj devigitaj fare de Francio apliki la Kontinentan Blokadon.

La Kontinenta SistemoKontinenta Blokado (konata en franca kiel Blocus continental) estis la eksterlanda politiko de Napoleono la 1-a de Francio en sia lukto kontraŭ Granda Britio dum la Napoleonaj Militoj. Kiel reago al la ŝipara blokado de la Franciaj marbordoj aprobita de la Brita registaro en la 16a de Majo 1806, Napoleono publikigis la Berlinan Dekreton la 21an de Novembro 1806, kiu ekvalidigis grand-skalan embargon kontraŭ la Brita komerco.[1][2] Tiu embargo estis efektiva intermite. Ĝi finis la 11an de Aprilo 1814 post la unua abdiko de Napoleono. Laŭ terminoj de ekonomia damaĝo al Granda Britio, la blokado estis tre senefika; tamen, la Britaj eksportoj al la kontinento suferis perdon de 25% al 55% de ties totala valoro inter la jaroj 1802 kaj 1806.[3] Ĉar Napoleono konstatis ke etenda komerco ekzistis tra Hispanio kaj Rusio, li invadis tiujn du landojn. Liaj fortoj estis ege ligataj en Hispanio — kie dume okazis la Milito de Hispana Sendependiĝo — kaj li ege suferis en, kaj finfine retiriĝis el, Rusio en 1812.

La Berlina Dekreto malpermesis la importadon de Britaj varoj en Eŭropaj landoj aliancaj kun aŭ dependaj el Francio, kaj instalis la Kontinentan Sistemon en Eŭropo. Ĉiuj konektoj estu tranĉitaj, eĉ poŝto. Britaj komercistoj kontrabandis multajn varojn en multaj landoj kaj la Kontinenta Sistemo ne estis povega armilo de ekonomia milito.[4] Estis iome da damaĝo al Brita komerco, speciale en 1808 kaj 1811, sed ties kontrolo de la oceanoj kondukis al anstataŭo de la komerco kun Norda kaj Suda Ameriko, same kiel al grandskala kontrabando en Eŭropo. Krome la perdo de Britio kiel komerca partnero frapis ankaŭ la ekonomiojn de Francio mem kaj de ties aliancanoj.[5] Malkontentaj registaroj trovis kromaĵon por malatenti la Kontinentan Sistemon, kio kondukis al malfortigo de la koalicio de Napoleono.[6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (Januaro 2004) Encyclopedia of the War of 1812. Naval Institute Press. ISBN 978-1-59114-362-8.
  2. Jean Tulard, Napoléon, Hachette, 2008, p.207
  3. Histoire et dictionnaire du Consulat et de l'Empire. Robert Laffont. ISBN 2-221-05858-5.
  4. Paul W. Schroeder, The Transformation of European Politics 1763–1848 (1994) pp 305-10
  5. Alexander Grab, Napoleon and the Transformation of Europe (2003) pp 29–33
  6. François Crouzet, "Wars, blockade, and economic change in Europe, 1792–1815." Journal of Economic History (1964) 24#4 pp 567–588 JSTOR 2115762.