Kontraŭ-Drinkeja Ligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kontraŭ-Drinkeja Ligo
organizaĵo
Lando(j) Usono vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Kontraŭ-Drinkeja Ligo (angle Anti-Saloon League) estis la gvidanta lobia organizo por alkoholmalpermeso en Usono en la frua 20-a jarcento. Ĝi havis fortan apogon en la usona sudo kaj en nordaj ŝtatoj inter fervoraj religiuloj. La organizo monitoris la leĝfaradon kaj oni ekzamenis kiu kiel voĉdonos kaj ne okupiĝis pri tio, ĉu drinkas la la voĉdonanto aŭ ne.

La societo estis fondita en Oberlin, Ohio en 1893, ĝia influo rapide larĝiĝis. Ĝi estis en 1895 nacia organizo kaj baldaŭ iĝis la plej grava kontraŭalkoholaĵa lobio en Usono, malgravigante la organizojn Woman's Christian Temperance Union kaj Prohibition Party. Ĝia triumfo estis la tutnacia malpermeso, enigita en la konstitucion, kiel 18-a aldono en 1920. La malpermeso ĉesis en 1933.

La organizo estis konstruita desupre, ĝia unua gvidanto estis Howard Hyde Russell (1855-1946). La sidejo de la organizo estis Vaŝingtono ĝis 1909, poste Westerville (Ohio), which had a reputation for temperance. Ili elsendis de tie 40 tunojn da leteroj po monato.

La plej grava gvidanto de la movado estis Wayne Wheeler, dum Ernest Cherrington kaj William E. Johnson ("Pussyfoot" Johnson) estis grave influaj kaj fortaj personoj.

La Ligo uzis politikan premon je (kontraŭ) prezidenta kandidato Al Smith, kiu en 1928 opoziciis la malpermeson.

Nuna historio[redakti | redakti fonton]

Pri la historio de la Ligo memorigas la Westerville Public Library. La ligo havis la nomojn Temperance League (1948-50), National Temperance League (1950-64) kaj American Council on Alcohol Problems ekde 1964. Ĝi restis fidela al la originalaj celoj.