Kontraŭ-sodomia leĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kontraŭ-sodomia leĝo estas leĝo, kiu difinas kelkajn seksumajn praktikojn kiel krimojn. La precizaj seksumaj agoj signifitaj de la termino sodomio estas malofte priskribitaj en la leĝo, sed tipe kortumoj komprenas, ke la leĝo inkluzivas ajnan seksuman agon konsideritan "kontraŭnatura" aŭ malmorala. Sodomio tipe inkludas anusan seksumadon, buŝan seksumadon kaj zoofilion. En praktiko, kontraŭ-sodomiaj leĝoj malofte estis devigitaj kontraŭ aliseksemaj paroj, kaj plejparte estis uzitaj por persekuti samseksemulojn.

En la nuntempo 72 landoj same kiel kvin subnaciaj jurisdikcioj havas leĝojn kiuj krimigas samseksemecon. En 2006 tiu nombro estis 92. En 2011, la Konsilio de Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj aprobis rezolucion pri GLATaj rajtoj, kiu estis sekvita de raporto publikigita de la Komisiito pri UN-Homaj Rajtoj, kiu inkluzivis ekzamenadon de la menciitaj kodoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]