Kontraŭ la muro (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kontraŭ la muro
filmo
Originala titolo Gegen die Wand
Produktadlando  Germanio
 Turkio
Originala lingvo germana kaj turka
Kina aperdato 2004
Daŭro 116 minutoj
Kameraado Rainer Klausmann
Reĝisoro(j) Fatih Akın
Produktisto(j) Ralph Schwingel • Stefan Schubert • Fatih Akın • Mehmet Kurtuluş • Andreas Thiel
Scenaro Fatih Akın
Filmita en Germanio
Loko de rakonto IstanbuloHamburgo • St. Pauli
Muziko de Alexander Hacke
Produktinta firmao ARTE 
Bavaria Film 
Wüste Film 
Corazón International 
Nordgermana Radio
Honorigoj Ora Urso • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Filmo • Premio Jameson de Popola Elekto por la Plej Bona Reĝisoro
IMDb
vdr

Gegen die Wand - germane, en Esperanto "Kontraŭ la muro" (turke Duvara Karşı) - estas germana-turka kineja filmo el la jaro 2004. Ĝin realigis la reĝisoro Fatih Akın. Temas - tre resume - pri la penoj de juna turkino kreskinta en Germanio, realigi siajn strebojn pri libereco inter aliaj turkoj en Germanio, kaj poste ankaŭ en Turkio. Ŝi ŝajnedziniĝas al turko, por eskapi el la morala kontrolo de siaj gepatroj, toleras ties alkoholo- kaj drogodependecon, ĉar ĉiukaze la edzineco por ŝi nur estas ŝajna, amas junan germanon, kiu tamen estas mortigita de la nun ĵaluza edzo, kaj kiam ŝi el tiu dramo fuĝas al Istanbulo, kie la kariereca fratino havigas al ŝi laborpostenon en hotelo, sed la kulturaj konfliktoj inter la liberemo de la turkino kaj la istanbulanoj eĉ pli grandas ol la tensioj en la parte germana, parte turka socio de Hamburgo... La filmo parodie akrigas la kulturajn konfliktojn de turkoj en Germanio kaj en Turkio, sed ankaŭ draste montras seriozajn scenojn, estas kaj socia interkultura kaj persona ama dramo.

La filmo en la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en 2004 gajnis la kino-premion Ora Urso.

Konsiderante la grandajn interkulturajn konfliktojn de junaj turkoj, kiuj en dua aŭ parte jam tria generacio kreskas en okcidenta Eŭropo, aparte en Germanio, la temo estas interesa por plia arta prilaboro. En 2007 aperis drama, teatra versio de la filma historio, kiu sursceniĝis interalie en la Maksim-Gorkij-teatrejo de Berlino, kaj en 2008 opera versio, kiu premieris en la teatrejo de Bremeno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En la koncerna germanlingva artikolo la filma enhavo analiziĝas pli profunde, kaj ankaŭ menciiĝas pliaj germanlingvaj retaj ligiloj pri la temo