Kontraŭfeminismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kontraŭfeminismo
emblemo
politika ideologio
Sidejo [[]], [[]]
Retejo [http:// Oficiala retejo]
vdr

Kontraŭfeminismo estas larĝasence difinita kiel kontraŭstarado de feminismo. Tio okazas pro aŭ per neado de almenaŭ unu el la ĉi-malsupraj fundamentaj punktoj de feminismo:[1]

  1. ke sociaj aranĝoj inter viroj kaj virinoj estas nek naturaj, nek die determinitaj.
  2. ke sociaj aranĝoj inter viroj kaj virinoj favoras virojn.
  3. ke oni povas kaj devas fari kolektivan agadon por ŝanĝi tiujn aranĝojn al pli justaj aranĝoj.[1]

Kanadaj sociologoj Melissa Blais kaj Francis Depuis-Déri skribis, ke historia kontraŭfeminisma pensado precipe okazas forme de ekstrema maĉismo, laŭ kiu "viroj estas en krizo pro la inigado de la socio."[2] Sed ili ankaŭ rimarkis, ke "ankoraŭ malmulta enketado estas farita pri kontraŭfeminismo, ĉu el la vidpunkto de la sociologio de sociaj movadoj aŭ el la vidpunkto de virinaj studoj," indikante, ke kompreno de la plena amplekso de kontraŭfeminisma ideologio estas ankoraŭ nekompleta.[2]

En la historio, kaj tra malsamaj kulturoj, kontraŭfeminismo havis diversajn formojn. Ekzemple, okcidentaj kontraŭfeministoj en la malfrua 19-a jarcento kaj frua 20-a jarcento rezistis la virinan balotrajton, kaj kelkaj okcidentaj grupoj ankoraŭ kontraŭstaras tion, kiaj la novreakcio kaj la usonaj prakonservistoj. Postaj kontraŭfeministoj kontraŭstaras rajton al egalaj salajroj, rajton al vire malaprobitaj sanaj operacioj, kaj aliajn egalajn rajtojn.[3][4] Sed kontraŭstarado de egalaj rajtoj povas esti farata ankaŭ de revoluciemaj feministoj (ĉefe anarki-feministoj; ne konfuzu ilin kun radikalaj feministoj), ekzemple Emma Goldman dum la frua 20-a jarcento, pro tio, ke ili ne volas partopreni en la sistemo, kiun ili opinias la radiko de la subpremado de virinoj. Simile, kontraŭstarado de egalaj salajroj povas radiki en la rezono, ke laboristoj rajtas ricevi ĉiom da la profitoj de sia propra laboro, do salajroj estu abolitaj anstataŭ egaligitaj.[5]

Pajlofeminismo estas pajlohoma argumento, kiam oni troigas aŭ inventas elementojn de feminismo por ŝajnrefuti feminismajn argumentojn kaj/aŭ malatentigi onin pri ili. Pajlofeministo, do, estas inventita rolulo, uzata de tiuj, kiuj argumentas kontraŭ feminismo, por senvalorigi feminismajn argumentojn kaj malatentigi onin pri ili. Pajlofeminismo ofte utiligas trosimpligojn, misreprezentojn, kaj stereotipojn pri feminismo por facile senkreditigi feminismon kiel tuton.[6][7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Flood, Michael, "International encyclopedia of men and masculinities", 2007-07-18.
  2. 2,0 2,1 Blais, Melissa; Francis Dupuis-Déri, "Masculinism and the Antifeminist Countermovement". Kontrolita 2013-05-11.
  3. Ford, Lynne E.. (2009) Encyclopedia of Women and American Politics, p. 36. ISBN 978-1-4381-1032-5.
  4. Maddux, Kristy, "When patriots protest: the anti-suffrage discursive transformation of 1917", Fall 2004, paĝoj 283–310.
  5. Marshall, Peter. (1992) Demanding the impossible : a history of anarchism, p. 409. ISBN 0-00-217855-9.
  6. What is a Straw Feminist? (with pictures). Alirita 2015-11-05.
  7. Feminist FrequencyTropes vs. Women: #6 The Straw Feminist «. Alirita 2015-11-06.