Kontraŭkulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Belga veturilo kun tipaj hipiaj desegnoj kaj sloganoj. Foje oni indikas la hipian movadon kiel staro de kontraŭkulturo, sed fakte tiu koncepto de tiam ege plilarĝiĝis.

La kontraŭkulturo (foje ankaŭ franĝa kulturo) estis dekomence kaj iel sinonimo de la hipia movado. Ĝi tamen enhavas ankaŭ la ĉemarĝenajn kulturajn movadojn. Kutime la kontraŭkulturo venas de protestemaj junuloj, sed ne nur. En Usono la studentoj manifestaciis kontraŭ la ŝtata edukada politiko. En Francio la kontraŭkulturo naskiĝis post la eventoj de majo 1968, kiam la studentoj de Parizo kaj Rennes postulis multajn ŝanĝojn. Inspirite de maldekstraj ideoj (de Marks, Engels, Mao, Che Guevara ktp) tiu movado koncernis pli la politikon ol la kulturon.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kontraŭkulturo de la 1960-aj jaroj.

La plej granda ŝanĝiĝo komenciĝis en 1969 aŭ en la fino de la 1960-aj jaroj. La rok-festivalo de Woodstock markis la komencon de la movado. Tie oni vidis nature diferencojn inter la malnova muziko (de antaŭ la dua monda milito) kaj la nova, kiu estis kontraŭ la punkolumo trudita de maljuna kaj milita elito. Tio estis unu el la punktoj postulitaj de la junularo kontraŭ la generalo De Gaulle.

Kie estas la diferencoj?[redakti | redakti fonton]

La unua ŝanĝo en muziko ekvenis de la ĵazo; la nigra popolo kantis por denunci la rasismon kaj la apartismon.

La kulturo amplekse enhavas la skulptarton, la muzikon, la veston, la literaturon ktp; pro la ekonomia komforto la junularo povis kanti aŭ produkti verkojn, kiujn ili deziris. En la komenco de 1970, oni vidis eksplodon de la protestemaj artoj. En Usono, la junuloj ne plu volis esti mortigita por nenio, la tuta popolo deziris ne perfortajn ideojn kaj agojn. Ideoj kiel Flowerpowerla paco kaj amo, karakterizaj al la hipia movado plifuroris. La disvolvo de tiuj ideoj en la diversaj artoj faris specifan kulturon.

La surtroniĝo de la kontraŭkulturo en kaj post la 1960-aj jaroj laŭ ia maniero anstataŭis la oficialajn kulturon kaj bildon de la antaŭa epoko. La ŝanĝo de la vestoj, la eksplodo de muzik-repertuaro kun la helpo de famaj kaj eklektikaj grupoj aŭ kantistoj kiel Jimi Hendrix, The Beatles, Joan Baez, Louis Armstrong, Elvis Presley, Bob Dylan, John Lennon ktp faris kulturon kontraŭan al tiu ĝis tiam akceptitan de la burĝaro kaj de la establitaj povoj kaj supraj tavoloj.

Siouxsie Sioux

La propraĵo de la kontraŭkulturo (aŭ nomita hodiaŭ underground) estas resti ĉe la marĝeno de la "oficiala kulturo". Hodiaŭ oni havas kontraŭkulturon ekzemple per la Gotmovado, la modo por la barata aŭ baratdevena kulturo, vegetaranismo, pli ekologia vivmaniero, biciklado anstataŭ uzado de poluantaj aŭtoj, la deziro de la simplaj kaj alternativaj aferoj...

Sekso kaj drogo[redakti | redakti fonton]

La kontraŭkulturo ĉefe en la 1960-aj jaroj, signifis ian liberecon por la plenumado kaj ĝuado de sekso; ĝeneralan liberecon aŭ liberiĝon de kristandevena (kaj alireligia) puritanismo, kiu trudis dum jaroj kaj jaroj ununuran manieron rigardi sekson, la reproduktadon kaj la kondamnon de la plezuroj.

Temis pri epoko de liberigo de la plezuroj, kiu ne komdamnis la samseksemecon, ĉar ĝi estas parto de la homo. Hodiaŭ, kun tiuj ŝanĝoj oni vidas en pluraj landoj (Francio, Belgio, Kanado...) leĝojn por leĝigi la samseks-rilatojn. Nature, la sekso ne devenis simple de viro kun viro aŭ virino kun virino, do por la rilatoj malsamsekso modifiĝis. La ŝanĝo efektiviĝis kun la veno kaj la ĉeesto de la plezuro en la seksaj rilatoj. La postuloj de la virinoj en la mondo permesis pere de la kontraŭkoncipo la eblecon redukti la submeton de la virinoj fare de iliaj edzoj. Hodiaŭ tia spirito koincidas kun pli larĝa sinteno por akcepti socie ĉiajn elektojn rilate al la sekso kaj elekto inter tre diversaj sintenoj de sekso kaj seksotipoj.

Kanabo, simbolo de drog-liberigo

Temis pri epoko de libereco, ekzemple pro la movado kun la rastafarioj, kiuj fanfarone uzas kaj konsumas kanabon, kaj tiele kontraŭkulturo povas ankaŭ esti sinonimo de drog-uzo aŭ almenaŭ de libereco por drog-uado. Malrajtigita fare de la religiaj kaj politikaj aŭtoritatoj kaj la sociaj elitoj (ege ofte hipokrite), la drogoj permesas al cerbo elŝteligi aŭ malstreĉigi. Ĝia uzo estas hodiaŭ ankoraŭ malpermesita krom en kelkaj okazoj medicine indikitaj. Eviti la malpermeson estas regulo en alternativa kulturo.

Pensuloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]