Kontraŭpredanta adapto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mediteranea manto, Iris oratoria, klopodante timigi predanton per timiga konduto.

Kontraŭpredantaj adaptoj estas mekanismoj disvolvigitaj tra evolucio kiuj helpas predatajn organismojn en ties konstanta lukto kontraŭ predantoj. En la animala regno, adaptoj evoluis por ĉiu stadio de tiu lukto.

La unua linio de defendo konsistas en eviti detektadon, pere de mekanismoj kiaj kamuflado, kamuflimito, apostata selektado, vivado subtera, aŭ noktemo. Alternative, predata animaloj povas eviti atakojn, ĉu per averto de la esto de fortaj defendoj per aposematismo, imitante animalojn kiuj posedas tiajn defendojn, per timigo al la atakantoj, per signalado al la predanto ke ties persekutado ne meritas la penon, per trompoceremonio, per uzado de defendaj strukturoj kiaj spinoj, kaj per vivado en grupo. Membroj de grupoj estas je limigita risko de predado, spite la pliiĝantan rimarkindeblon de grupo, pere de plibonigita priatentado, predantokonfuzo, kaj verŝajneco ke la predanto atakos alian individuon.

Kelkaj predataj specioj estas kapablaj lukti kontraŭ predantoj, ĉu per kemiaĵoj, per komuna defendo, aŭ per ĵetado de damaĝaj materialoj. Multaj animaloj povas fuĝi per rapidigo, elkurado aŭ elmanovrado kontraŭ ties atakanto. Fine, kelkaj specioj estas kapablaj fuĝi eĉ jam kaptita per ofero de iaj korpopartoj: kraboj povas mudi ungon, kaj lacertoj povas renaski siajn vostojn, ofte trompante predantojn sufiĉe longe por ebligi la fuĝon de la predo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Caro, Tim (2005). Antipredator Defenses in Birds and Mammals. University of Chicago Press.
  • Cott, Hugh (1940). Adaptive Coloration in Animals. Oxford University Press.
  • Edmunds, M. (1974). Defence in Animals. Longman.
  • Ruxton, Graeme D.; Sherratt, Thomas N.; Speed, Michael P. (2004). Avoiding Attack: The Evolutionary Ecology of Crypsis, Warning Signals and Mimicry. Oxford.