Kontraŭsocia karaktero
Aspekto
Kontraŭsocia karaktero | |
---|---|
malsano | |
Kontraŭsocia karaktero estas psiĥa malsano ĉe kiu mankas empatio. Homo kun kontraŭsocia karaktero alterne nomiĝas psikopato, tamen kelkaj homoj argumentas, ke kontraŭsocia karaktero kaj psikopateco ne samas.
Simptomoj
[redakti | redakti fonton]La ĉefa apartaĵo de kontraŭsocia karaktero estas tuta malobservado de la reguloj de homa socio. La malsanulo povas distingi inter bono kaj malbono, sed ne zorgas pri ĉu liaj/ŝiaj agoj estas malbonaj, ĉu bonaj. Ofte li/ŝi havas malprofundan ĉarmon kiu rapide malaperas post signifa parolado kun li/ŝi. Li/ŝi eble vivas parazite kaj ofte enuas.
Kuracebleco
[redakti | redakti fonton]Ne ekzistas kuraco por kontraŭsocia karaktero. Terapio ne helpas ĉar la malsanulo simple lernas kiel pli bone manipuli aliajn.