Kontraŭtriunuismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Kontraŭtriunuismo estas termino indikanta la neadon de la kristana Sankta Triunuo. Laŭ la kristanaj triunuistoj Dio estas unusola kiu, tamen, manifestiĝis en tri realaj distinktaj personoj, Patro, Filo kaj Sankta Spirito: tia estas la konfeso de la plej grada parto de la kristanaj eklezioj.
Ekzistis kaj ekzistas ankaŭ hodiaŭ kristanaj grupoj netriunuistaj, kiel ekzemple mormonoj kaj Atestantoj de Jehovo, kiuj rejextas la Kredokonfeson nicea-konstantinopolan (325) kaj Unuan koncilion de Konstantinopolo (381), referencantajn al arianaj disputoj.

Iuj grupoj de "kontraŭtriunuistaj" konfesas ankaŭ la diecon de Jesuo kaj de la Sankta Spirito sed identigas tiujn du kun la sama Dio-Patro en la apartaj situacioj, subtenante ke la triunua doktrino estas elpensaĵo eksterbiblia.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kontraŭtriunuistoj de la unuaj kristanaj jarcentoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistis kaj eskzistas nombraj malsamaj vidpunktoj pri la rilatoj inter la Patro, Filo kaj Sankta Spirito (markitaj kiel herezaj ĉe la ortodoksa granda eklezio). Ili estas:

  • La ebionitoj konfesis ke la Filo estas submetita al la Patro ĉar nur speciala homo: do, Jesuo ne estis filo de Dio, sed nur profeto, kiel aperis en ilia limigita biblia kanono.
  • Markiono (85 ĉ - 160 ĉ) konfesis ke ekzistis du Diaĵoj, unu Kreinta/Malnova Testamento, kaj unu Kreinta/Nova Testamento.
  • La Subordiĝismo predikiis la kompletan subordiĝon de Kristo al la Patro, Subtenita de iuj apologetistoj de la 2-a/3-a jarcentoj ĝi influis sur iuj kristanaj pensuloj, kiel Origeno kaj Ario.
  • La Monarkianismopatropasionismosabelismo el Sabelio (3-a jarcento): doktrino asertanta ke sama persona Dio prezentiĝis sub diversaj formoj jen en la Malnona jen en la Nova Testamentoj kaj ke Dio manifestiĝis en tri precipaj formoj rilate la savon de la homaro: do, Dio estas Patro en la kreo (Dio kreis aŭ generis la filon pere de virgulino); estas Filo en la elaĉeto kaj estas Sankta Spirito en la regenerado. Sublume de tiu kredo Dio ne estas tri personoj sed unika kiu manifestiĝas sub tri formoj malsamaj. El tio la elaĉeto estas verko, ne de la pasiono de Kristo sed de la Patro: (patropasionismmo).
  • Ario (256 - 336) konfesis ke la Filo estas subordigita al la Patro, pri kiu li substrekis la absolutan unikecon kaj transcendon Lin deklarante neoriginita fonto de la tuta realo, kaj deklarante la Filon supera kreitulo, generita/kreita de la Patro antaŭ ol li kreis la aliajn kreaĵojn. Jesso, do, nobla kaj alta kiom oni volas, ne estas dio kaj de la sama substanco de la Patro.
  • Makedonianismo el Makedonio la 1-a episkopo de Konstantinopolo (342- 360), diritaj pneŭmatomakoj (malamikok de la Sankta Spirito) ĉar neantoj de ladieco kaj de la samsubstanco de la Sankta Spirito Lin difinante intera realo inter Dio kaj la kreaĵaro.
  • La Anomoiosismoaecianoj (el Ecioo ariana teologo – 4-a jarcento -367): ĉar la dia esenco koincidas kun la "negenerita esto" (greke. agennesia), nur la Patro estas tia dum la Filo estas malsimila (greke. Anómoios).
  • La adoptismo vidas en Jesuo la adoptita filo de la Patro. Adoptita, laŭ aliaj, post la bapto, sed diigita per de la Sankta Spirito.
  • modalismo (Paŭlo el Samosata) asertas la unikecon de Dio kaj Kristo estas homo ligita al Dio por gastigi en si la dian forton.
  • Gnostikismo identigas la Sanktan Spiriton aŭ kun la patrino de Jesuo ĝin virinigante aŭ kun la Dia Saĝo (Sophia). Laŭ tiu doktrino Dio emanas duondiojn.
Unua Koncilio de Niceo kun Ario subpiede de Konstanteno kaj episkopoj.

Modernaj kontraŭtriunuistoj[redakti | redakti fonton]

La Reformacio estis tenace “triunuista”. Sed iuj devenprotestantaj grupoj kritikis la triunuecan formuladon. Inter ili:

  • Mikaelo Serveto, (Miguel Servet 1511-1553) medicinisto kaj hispana reformatoro proksimiĝanta al modalismo (la tri personoj estas nur diaj manieroj sin prezenti). Pro tia doktrino kaj aliaj, li estis inkvizicie bruligita iniciate de siaj kalvinistaj kunreligianoj.
  • Socinismo, fondita de Faŭsto Socini (1539-1604). Lia teologio devenis el kritiko strikte filologia kaj racieca de la Biblio. Laŭ Socini Dio sin konigas pere de la vorto (la Skribo) kaj precipe pere de Kristo kiu ĝuste pro tio estas malpli fora el Dio kaj rajtas esti honorita per la titolo “Dio” sen tamen tia esti. Kristo estas la Logos nur pro la fakto ke li estas la porparolanto de Dio.
  • Arminianismo (1560-1609) instruas ke la Dia Esto estis komponita per tri personoj laŭnature egalaj kaj distinktaj sed malsamaj en la gradoj de dieco: la Filo kaj la Sankta Spirito devenas de la Patro.

Nuntempaj Kristanaj Eklezioj netriunuistaj[redakti | redakti fonton]

Krom la Atestantoj de Jehovo kaj Mormonismo, ili estas:

Ĉiuj tiuj grupoj havas sian apartan kritikon kontraŭ triunuismo, sed ĉiuj reĵetas la la triunuan kristanan doktrinon.

Judismo kaj Islamismo[redakti | redakti fonton]

La trinunua doktrino estas tipa dogmo de la kristanismo kiu kontrastas kun la aliaj abrahamaj rerligioj, nome judismo kaj Islamismo: la unuaj tute reĵetas la dian mision de Jesuo,[1] La duaj akceptas Jesuon kiel profeton, sed homan kiel Mohamedon, sed reĵetante lian diecon.
Multaj ene de judismo kaj islamismo akuzas la triunuistajn kristanojn pri politeismo, nome konfeso pri tri dioj, anstataŭ pri unusola. Islamanoj subtenas tion ĉar Alaho estas absoluta (tawhìd).[2] [3]

Obĵetoj kontraŭ la monoteisma/triunua doktrino[redakti | redakti fonton]

La kritiko, inkluzivasnta ankaŭ ĝian misterecon, akuzas pri evidenta paradosko en kiu estas dirate ke la personoj de Dio komplete kundividas komunan dian substancon, nome la Dia Esto kaj tamen ne partoprenas en la identeco de ĉiu.
La kritikistoj reĵetas tiun doktrinon ĉar iii opinias ke tiu instruaĵo, difinita fundamenta, mankus de la biblia rekta apogo. Kiu, male, konfesas tiun ortodoksan doktrinon rekonas la mankon de rekta kaj formala subporto en la Malnova Testamento, sed ne en la Nova Testamento, ĉar la triunua doktrino estas revelaciita kun la alveno de Jesuo Kristo. La debato do emas disvolviĝi ĉirkaŭ la problemo de la dieco de Jesuo Kristo.
NB. La relativaj diskuttoj de la bibliaj tekstoj troveblas en la tiutemaj vikipediaj artikoloj.[4]

Teorioj sur la politeisma influo surla formado de la triunua doktrino =[redakti | redakti fonton]

Kelkaj kristanaoj netriunuistoj opiniis ke la Triunuo estas influaĵo kaj imitaĵo de la paganaj triadoj, akceptitaj por pliefike influi sur la paganaj popoloj. Kaj pri tio ili akuzas spite de la pruvo ke la antikva kristana eklezio interpretis kiel pagana la ideon pri tri dioj, nome ke ankaŭ Jesuo estus alia Dio, malsupera laŭnature al la unika kaj ĉiupova Dio. Tia estis la doktrino de Ario kiu faris Jesuon potenca estulo sed ne ĉiupova: kiel la dioj de la klasika epoko. Kaj spite ke la antikva eklezio konfesis, senhezite kaj energie, la unuan ordonon (Dekalogo[): “Ne havu alian dion ĉe Mi”.

Triadoj kaj iliaj reprezentaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nur iuj judaj intelektuloj rekonas ke Jesuo estis mortokondaamnita de Sinedreio, kiel asertas ankaŭ la Talmudo.
  2. Kaj el tio la oftaj kutimaj mortigaj kaj detruigaj atakoj kontraŭ kristanoj.
  3. ĈII Al-Ikhlâs 1-4, el "Korano", zorge de Hamza Roberto Piccardo, Newton & Compton, ISBN 88-8289-223-9.
  4. La precipaj bibliaj pasaĵoj estas:
    • Mateo 19,17;27,46,
    • Marko 10,18;15,34;13,32,
    • Luko 18,19,
    • Johano 1,1;|20,17;17,3;14,28,
    • Efesanoj 17;4,4-6,
    • 1 Korintanoj 8,6;12,4-6;15,24-28,
    • 2 Krintanoj 1,3;13,14,
    • 1 Timoteo 2,5,
    • Filipianoj 2,5-10.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • The New Catholic Encyclopedia, 1967 edition, Vol. XIV, p. 306.
  • The New Catholic Encyclopedia, 1967 edition, Vol. XIV, p. 299.
  • A.Gianni e A. Desideri, La Storia, testo scolastico, Ed. G.D'Anna, 1979, pp. 239–249.
  • Raymond E. Brown, Theological Studies numero 26 (1965) p. 545-73, Does the NT call Jesus God?.
  • Peter de Rosa, Vicari di Cristo, Armenia Editore, 1989.
  • Anthony F. Buzzard e Charles F. Hunting, La Dottrina della Trinità. La ferita che la Cristianità si è inflitta, Testo online.
  • Marie-Emile Boismard, All'alba del cristianesimo. Prima della nascita dei dogmi, Edizioni Piemme, 2000, pp. 156–157.
  • Helmut Fischer, I cristiani hanno un solo Dio o tre? Edizioni Claudiana,2010
  • Lapide Pinchas Moltmann Jürgen, Monoteismo ebraico-Dottrina trinitaria cristiana. Un dialogo QUERINIANA EDITRICE, 1992

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]