Kontraktoj inter membroŝtatoj kaj eksteraj ŝtatoj (Eŭropa Unio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Portalo:Juro > Eŭropunia juro > Kontrakta juro > Kontraktoj inter membroŝtatoj kaj eksteraj ŝtatoj


La internaciaj kontraktoj inter eŭropuniaj membroŝtatoj kaj eksteraj ŝtatoj povas esti eŭropuniaj jurfontoj, kondiĉe ke tiuj interkonsentoj estu akordigeblaj kun la celoj kaj postuloj de la eŭropuniaj originaj traktatoj.

La membriĝo de la ŝtatoj al Eŭropa Unio ne senigas ilin je iliaj internaciaj kontraktipovoj.

Oni distingu du situaciojn:

  1. La internacia kontrakto antaŭas la membriĝon de la ŝtato al Eŭropa Unio;
  2. La internacia kontrakto postas la membriĝon de la ŝtato al Eŭropa Unio.

Kontraktoj faritaj antaŭ membriĝo al Eŭropa Unio[redakti | redakti fonton]

La membroŝtatoj havis diplomatian agadon antaŭ siaj aniĝoj al Eŭropa Unio.

La artikolo 307 de la traktato pri Eŭropa Komunumo antaŭvidas, ke "la rajtoj kaj devoj el konvencioj konkluditaj [...] antaŭ la membriĝa dato [...] ne estas modifitaj de la dispozicioj de ĉi tiu traktato." Tion motivas la volo certigi la rajtojn de la eksteraj ŝtatoj, kiuj ligis sin kun la membroŝtatoj, kaj kiuj do estus povintaj postuli la plenumon de la kontraktaj devigoj.

Eŭropa Unio taksas sin neligita per tiuj membroŝtataj kontraktoj kun la eksteraj ŝtatoj. Ekzemple:

  • La Ĝenerala Interkonsento pri Dogantarifoj kaj Komerco (General Agreement on Tariffs and Trade, GATT) estis subskrita en 1948. Ĉiuj membroŝtatoj jam aliĝis al ĝi, kaj jam kontraktis pri komerco antaŭ 1957. Nu Eŭropa Unio (precipe Eŭropa Komunumo) neniam taksis sin ligita per tiuj interkonsentoj kaj kontraktoj.
  • Ĉiuj membroŝtatoj aliĝis al la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj kaj Fundamentaj Liberecoj alprenita en 1950 kadre de la Konsilio de Eŭropo. Sed Eŭropa Unio neniam taksis sin ligita al tiu Konvencio, kvankam ĝi agnoskas ĉiujn rajtojn kaj liberecojn priskribitajn de la Eŭropa Konvencio.

Krome Eŭropa Unio neniel malhelpu la membroŝtatojn plenumi siajn kontraktoj. Tiun devon asertis la Justica Kortumo de Eŭropaj Komunumoj en 1977.

Konforme al la artikolo 307 de la traktato, "se tiuj konvencioj ne estas akordigeblaj kun [la traktato], la koncernaj membroŝtato(j) uzu ĉiujn taŭgajn rimedojn por forigi la konstatitajn malakordoj".

Kontraktoj faritaj post membriĝo al Eŭropa Unio[redakti | redakti fonton]

Tiaj traktatoj estas faritaj laŭ la klasika diplomatia proceduro, t.e. tiu antaŭvidita de ĉiu ŝtata konstitucio.

La principo estas, ke la eŭropunia juro superas tiujn post-membriĝajn kontraktojn. Konsekvence:

  • Ĉia internacia kontrakto de membroŝtato, kiu celus demandon el la ekskluziva agosfero de Eŭropa Unio (ekz. la doganimpostojn), estus aŭtomate nevalida;
  • Tiaj kontraktoj estu akordigeblaj kun la eŭropuniaj devigoj. Nekaze, la Eŭropa Komisiono kondamnigos per la Justica Kortumo de Eŭropaj Komunumoj la koncernajn membroŝtatojn pro ŝtata malobservo de la eŭropunia juro.