Konveksa plurlatero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konveksa kvinlatero

En geometrio, konveksa plurlatero estas simpla plurlatero kies eno estas konveksa aro. Jenaj propraĵoj de simpla plurlatero estas ĉiu ekvivalento al konvekseco:

  • Ĉiu ena angulo estas ne pli granda ol 180 gradoj.
  • Ĉiu rekta streko inter du verticoj de la plurlatero ne estas (eĉ parte) en eksteraĵo al la plurlatero (kio estas, ĝi estas ene aŭ sur la rando de la plurlatero).

Simpla plurlatero estas severe konveksa se ĉiu ena angulo estas severe malpli granda ol 180 gradoj. Ekvivalente, plurlatero estas severe konveksa se ĉiu rekta streko inter du ne najbaraj verticoj de la plurlatero estas severe en eno de la plurlatero escepte de la finaj punktoj.

Ĉiu ne-degenera triangulo estas severe konveksa.

Nekonveksaj plurlateroj[redakti | redakti fonton]

Simpla konkava seslatero
Nesimpla konkava kvinlatero

Se plurlatero estas ne konveksa, ĝi estas nomata kiel nekonveksakonkava. Almenaŭ unu ena angulo de simpla nekonveksa plurlatero estas pli granda ol 180 gradoj.

Ĉiu nekonveksa plurlatero povas esti disdividita en plurajn konveksajn plurlaterojn. Por ĉi tio sufiĉa polinoma tempo de komputado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]