Konvekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konvekto (latine: convectum, perfektparticipo de convehere = kunigi, alporti) estas unu el tri metodoj de varmotransporto de termoenergio de unu loko al alia. La aliaj du metodoj estas la varmokonduktado kaj la varmoradiado.

Konvekto ĉiam estas ligita kun transporto de partikloj, kiuj enhavas termoenergion. En ne-permeablaj solidkorpoj aŭ en vakuo sekve ne eblas konvekcio - sed oni povas transporti varmegajn aŭ malvarmajn solidkorpojn. Konvekcio en gasojlikvaĵoj preskaŭ ne estas evitebla. Ankaŭ partikloj de solidkorpoj povas partopreni je konvekcio en fluaĵoj, vidu ekzemple kirltavolo (germanlingve: Wirbelschicht, anglalingve: fluidization).