Konvencio de Unesko de 1970 pri la Rimedoj por Malpermesi kaj Eviti la Kontraŭleĝan Importadon, Eksportadon, kaj Transdonadon de Posedo de Kulturaj Havaĵoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Konvencio de Unesko de 1970 pri la Rimedoj por Malpermesi kaj Eviti la Kontraŭleĝan Importadon, Eksportadon, kaj Transdonadon de Posedo de Kulturaj Havaĵoj estas internacia traktato. La traktato, subskribita por kontraŭbatali la kontraŭleĝan komercon de kulturaĵoj, estis subskribita je la 14a de novembro 1970 kaj efektiviĝis je la 24a de aprilo 1972. Je majo 2020, 140 ŝtatoj estis ratifintaj la traktaton.[1]

Detaloj[redakti | redakti fonton]

Laŭ tiu konvencio de Unesko de 1970, kulturaj havaĵoj estas protektataj. Kulturaj havaĵoj inkluzivas ion ajn de scienca, historia, arta, kaj aŭ religia graveco, kiel difinita en Artikolo I de la konvencio.[2] Tamen, ĉiu stato povas difini sian propran kulturajn havaĵojn, se temas pri aĵo grava kaj inter la kategorioj dinifitaj en Artikolo I.

La konvencio rekomendas la efektivigon de la protekto de kulturaj havaĵoj en "tri ĉefaj kolonoj": evitigaj rimedoj, restituaj kondiĉoj, kaj internacia kunlaboro. La unua kolono, evitigaj rimedoj, deklaras, ke subskribintoj de la traktato devas efektivigi la sekurecon de kulturaj havaĵoj, ekzemple kalkulado de vararo, eksportaj atestoj, kontrolado de komerco, kaj punoj. La dua kolono, restituaj kondiĉoj, deklaras, ke ĉiu suverena ŝtato devas helpi unu la alian en la repreno de ŝtelitaj kulturaj havaĵoj. La tria kolono, internacia kunlaboro, estas klopodo de la konvencio plifortigi internaciajn ligojn inter subskribintoj kaj doni helpon kaj kunlaboron unu kun la alia.[2]

Fine, laŭ la konvencio, iu ajn partoprenanto povas peti la reprenon kaj helpon de alia ŝtato por repreni ŝtelitajn aŭ kontraŭleĝe eksportitajn kulturajn havaĵojn importitajn en alian ŝtatan partoprenanton, tamen nur post la efektivigon de la konvencio en ambaŭ ŝtatoj. Tamen, la importado aŭ eksportado de iu ajn kultura havaĵo ne estas pravigita kaj ankoraŭ povas aplikiĝi per la konvencio.[2]

Gravaj kunlaborantoj[redakti | redakti fonton]

pluraj agentejoj kaj organizoj estas helpintaj pri la konvencio de 1970, inkluzive:

Ne-registaraj organizoj[redakti | redakti fonton]

Emblemo[redakti | redakti fonton]

La simbolo de la konvencio de 1970 konsistas el du bildoj; mano supermetita al vazo. Ĝi celas reprezenti la finon (manon) de la kontraŭleĝa komerco de kulturaĵoj (vazo).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . 1970 Convention. Arkivita el la originalo je 2018-05-15. Alirita 2018-05-14.
  2. 2,0 2,1 2,2 . Convention on the Means of Prohibiting and Preventing the Illicit Import, Export and Transport of Ownership of Cultural Property. Arkivita el la originalo je 2018-05-15. Alirita 2018-05-15.
  3. . Works of art / Works of art / Crime areas / Internet / Home - Interpol. Arkivita el la originalo je 2018-05-16. Alirita 2018-05-15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-05-16. Alirita 2021-06-05.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo UNESCO Convention on the Means of Prohibiting and Preventing the Illicit Import, Export and Transfer of Ownership of Cultural Property en la angla Vikipedio.