Konvencio pri konservado de la vivantaj resursoj maraj de Antarkto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo de la antarkta konvencio

La Konvencio pri konservado de la vivantaj resursoj maraj de Antarkto (angle Convention on the Conservation of Antarctic Marine Living Resources) estas parto de la Antarkta Traktato. Tiu Konvencio estis subskribata ekde la 1a de aŭgusto 1980 kaj ekvalidis la 7an de aprilo 1982 sub gvidado de la Komisiono por Konservado de la vivantaj resursoj maraj de Antarkto (angle Commission on the Conservation of Antarctic Marine Living ResourcesCCAMLR) kun sidejo en Tasmanio, Aŭstralio. La celo estas konservi la marvivon kaj la median integrecon en kaj ĉirkaŭ Antarkto.

Studoj montris, ke pliigon de la kaptad de krilo en la Suda Oceano havas malbonajn efikojn ĉe la populacioj de aliaj maraj estaĵoj kiuj dependas de krilo por nutri sin.[1] 31 ŝtatoj estas subskribintaj partioj en la Konvencio, nome: Argentino, Aŭstralio, Barato, Belgio, Brazilo, Bulgario, Kanado, Ĉilio, EU, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Italio, Japanio, Kukinsuloj, Namibio, Nederlando, Norvegio, Novzelando, Peruo, Pollando, Rusio, Sudafriko, Sud-Koreio, Svedio, Ukrainio, Usono, Unuiĝinta Reĝlando, Urugvajo, kaj Vanuatuo.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Commission for the Conservation of Antarctic Marine Living Resources. ccamlr.org (2011). Alirita 11a de Oktobro 2011.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-09-25. Alirita 2013-05-12.