Konvencio pri la Kontinentbreto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La tutmonda kontinentbreto, cejane.

La Konvencio pri la Kontinentbreto estis internacia traktato kreita por kodigi la regulojn de internacia juro rilate al kontinentbretoj. La traktato, post validigo la 10-an de junio 1964, establis la rajtojn de suverena ŝtato pri la kontinentbreto ĉirkaŭante ĝin, se tie estu ajna. La traktato estis unu el tri pri kiu oni ekkonsentis ĉe la unua Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Marjuro (angla mallongigo : UNCLOS I) [1]. Ĝi poste estis anstataŭita de nova interkonsento atingita en 1982 ĉe UNCLOS III.

La traktato traktis sep temojn: la reĝimon regantan la akvojn kaj aerspacon super la kontinentbreto; metado aŭ konservado de submaraj kablojduktoj; la reĝimon regantan navigadon, fiŝkaptadon, sciencan esploron kaj la rajtojn de la marborda ŝtato en tiuj areoj; limigadon; tuneladon [2].

Historia fono[redakti | redakti fonton]

La Konvencio pri la Kontinentbreto anstataŭigis la pli fruan praktikon de ŝtatoj havantaj suverenecon je nur tre mallarĝa strio de la maro ĉirkaŭanta ilin, kun io ajn trans tiu strio konsiderite kiel Internaciajn Akvojn [3]. Tiu politiko estis utiligita ĝis la prezidento de Usono, Harry S. Truman, proklamis ke la resursoj sur la kontinentbreto apudaj al Usono apartenis al tiu ĉi per Proklamo de la 28-a de septembro, 1945 [4]. Multaj aliaj nacioj rapide adaptis similajn politikojn, plejofte deklarantaj ke sia parto de la maro etendis aŭ 12 aŭ 200 marmejloj de sia marbordo.

Rajtoj de ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

Artikolo 1 el la konvencio difinis la terminon "breto" pli ekspluatade ol geologie. Ĝi difinis breton kiel "(a) la marfundon kaj subteron de la submaraj areoj najbaraj al la marbordo sed ekstere de la areo de la teritoria maro, al profundo de 200 metroj aŭ, trans tiu limo, al kie la profundo de la kovrantaj akvoj permesas la ekspluatadon de la krudmaterialoj de la menciitaj areoj" aŭ kiel "(b) la marfundon kaj subteron de similaj submaraj areoj najbaraj al la marbordoj de insuloj" [5].

Krom skizado de kio estas laŭleĝa en kontinentbretoj, ĝi ankaŭ diktis kion ne povus esti farita ene de Artikolo 5[6].

Partoprenantoj[redakti | redakti fonton]

Lando Ratifikojaro Lando Ratifikojaro
Albanujo 1964 Maŭricio 1970
Aŭstralio 1963 Meksiko 1966
Belorusujo 1961 Nederlando 1966
Bosnujo kaj Hercegovino 1994 Novzelando 1965
Bulgarujo 1962 Niĝerio 1961
Kamboĝo 1960 Norvegujo 1971
Kanado 1970 Polujo 1962
Kolombio 1960 Portugalujo 1963
Kostariko 1972 Rumanujo 1961
Kroatujo 1992 Rusujo 1960
Kipro 1974 Senegalo 1961
Ĉeĥujo 1993 Sieraleono 1966
Danujo 1963 Slovakujo 1993
Domingo 1964 Salomonoj 1981
Fiĝioj 1971 Sud-Afriko 1963
Suomujo 1965 Hispanujo 1971
Francujo 1965 Svazilando 1970
Grekujo 1972 Svedujo 1966
Gvatemalo 1961 Svisujo 1966
Haitio 1960 Tajujo 1968
Israelo 1961 Tongo 1971
Jamajko 1965 Trinidado kaj Tobago 1968
Kenjo 1969 Ugando 1964
Latvujo 1992 Ukrainujo 1961
Lesoto 1973 Britujo 1964
Madagaskaro 1962 Usono 1961
Malavio 1965 Venezuelo 1961
Malajzio 1960 Jugoslavujo 1966
Malto 1966

UNCLOS II kaj III[redakti | redakti fonton]

En 1960, la Unuiĝintaj Nacioj aranĝis alian konferencon koncerne la juro de la maro, UNCLOS II, sed neniuj interkonsentoj estis atingitaj. Tamen, alia konferenco estis alvokita en 1973 por trakti la temojn. UNCLOS III, kiu daŭris ĝis 1982 pro postulata interkonsento, adaptis kaj redifinis multajn principojn fiksitajn en la unua UNCLOS. La nova difino de la kontinentbreto en la nova Konvencio igis ke la Konvencio pri la Kontinentbreto de 1958 estiĝis malnoviĝinta. La ĉefkialo de tiu estis teknologiaj akceloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Text of the UN treaty
  2. angle DUPUY, René Jean; Daniel Vignes. (1991) A Handbook on the New Law of the Sea. Martinus Nijhoff Publishers, p. 328. ISBN 0-7923-0924-3, 9780792309246.
  3. angle Historia fono.
  4. angle Proklamo de Prezidento Truman, 1945.
  5. angle SHAW, Malcolm Nathan. (2003) International Law. Cambridge University Press, p. 523. ISBN 0-521-82473-7, 9780521824736.
  6. angle Teksto de la Konvencio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]