Konversacia Vortaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konversacia Vortaro
Aŭtoro Andreo Cseh
Eldonjaro 1930
Urbo Hago
Eldoninto Internacia Esperanto-Instituto
Paĝoj 68
vdr

La Konversacia Vortaro de Andreo Cseh estas vortaro pri ĉiutagismoj kun facile kompreneblaj, amuzaj difinoj kaj klarigoj. La Internacia Esperanto-Instituto unuafoje eldonis ĝin en 1930, sed estis eldonoj ankaŭ de , 1932, 1984, 1991, 1997, 2010, 2021.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kunteksto[redakti | redakti fonton]

Ekde 1920 Andreo Cseh gvidis Esperanto-kursojn laŭ propra rekta kursmetodo. Cseh ekgvidis kursojn tra Rumanio, sed iris eksterlanden ekde 1927 kaj kursgvidis tra Nord- kaj Mezeŭropo. En 1929 Cseh ekinstruis kursgvidantojn laŭ sia rekta metodo; rezultis reto de Cseh-instruistoj en diversaj landoj.

Cseh ekloĝis en Hago en 1930 kaj fondis kun Julia Isbrücker la Internacian Esperanto-Instituton. Cseh preskaŭ ekskluzive gvidis kursojn por al li fremdlingvanoj. Dum la kursoj, Cseh kaj la Cseh-instruistoj demandis la kursanojn pri la signifo de Esperantaj vortoj. La kursanoj ne povis respondi per siaj propraj lingvoj, do ili provis klarigi esperante. La Konversacia Vortaro estas la rezulto de tiuj klarigoj.

Evoluo de versioj[redakti | redakti fonton]

Tra la jaroj la Internacia Esperanto-Instituto eldonis sep versiojn. Ekzistas diversaj diferencoj inter la eldonoj. La kvanto de vortoj pligrandiĝis kaj novaj vortoj estis aldonataj, ekzemple komputilo. Aliaj vortoj malaperis, ĉefe vortoj kiuj ne plu estas ĉiutagaj, ekzemple transformatoro. La versio el 2010 celis prezenti freŝaspektan eldonon kun historia kunteksto: reverkitaj kaj novaj difinoj estas markitaj per asteriksoj kaj la paĝoj havas desegnaĵojn. La reta versio el 2021 aspektas pli kiel la originala versio, sed historiaj, ne plu taŭgaj difinoj estas forigitaj aŭ ŝanĝitaj. La forigitaj kaj ŝanĝitaj difinoj temas ĉefparte pri kontinentoj, gentoj kaj genraj roloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]