Konversacia lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Konversacia lingvotavolo)

Konversacia lingvoneformala lingvo estas vario de lingvo ofte uzata en konversacio aŭ alitipa komunikado en neformalaj situacioj. La vorto konversacia pro sia etimologio origine aludas al la parolo kiel distinga el skribo, sed konversacia nivelo estas fundamente laŭ la grado de neformaleco aŭ ĉiutageco pli ol laŭ la komunikilo, kaj kelkaj fakuloj pri uzado tiele preferas la terminon ĉiutagismo. Konversacia lingvo estas distinga el formala paroladoformala skribado.[1] Ĝi estas la vario de lingvo kiujn la parolantoj tipe uzas kiam ili estas trankvilaj kaj ne speciale memkonsciaj.[2]

Konversaciismo estas vorto, frazo aŭ aliaj formo uzara en neformala lingvo. Vortaroj ofte montras konversaciajn vortojn kaj frazojn kun identiga averto.[3]

Kelka neformala lingvo enhavas grandan kvanton de slango, sed kelka absolute ne enhavas slangon. Slango estas permesita en konversacia lingvo, sed ĝi ne estas necesa elemento.

En Filozofio de lingvo la termino "neformala lingvo" referencas al ordinara natura lingvo, distinga el specialigitaj formoj uzitaj en logiko aŭ en aliaj areoj de filozofio.[4]

Neformala nomofamiliara nomo estas kromnomo, karesnomo aŭ termino ofte uzata por identigi personon aŭ aĵon en neformala lingvo, anstataŭ alia pli formalan aŭ teknikan nomon.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. colloquial. (n.d.) Dictionary.com Unabridged (v 1.1). Konsultita la 10an de Septembro, 2008, el Dictionary.com
  2. Trask, Robert. (1999) Key Concepts in Language and Linguistics. Psychology Press, p. 27–28. ISBN 978-0-415-15742-1.
  3. colloquialism. (n.d.). Dictionary.com Unabridged (v 1.1). Konsultita la 10an de Septembro, 2008, el Dictionary.com
  4. Davidson, Donald. (1997) “Truth and meaning”, Peter Ludlow: Readings in the Philosophy of Language. MIT Press, p. 89–107. ISBN 978-0-262-62114-4.
  5. 2014, familiar, n., adj., kaj adv., OED Online, Oxford University Press http://www.oed.com/view/Entry/67957?rskey=s5GGov&result=10&isAdvanced=true 2014-04-01 subskribo postulita.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]