Kopernika suncentrismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Suncentrisma modelo el la verko de Nikolao Koperniko nome De revolutionibus orbium coelestium (pri la revolucioj de ĉielaj sferoj).

Kopernika suncentrismo estas la nomo donita al la astronomia modelo disvolvigita de Nikolao Koperniko kaj publikigita en 1543. Ĝi lokiĝis la Sunon ĉe la centro de la Universo, senmove, kun la Tero kaj la aliaj planedoj rotacias ĉirkaŭ ĝi en cirklaj vojoj modifitaj de epicikloj kaj je uniforma rapido. La kopernika modelo devenis el la Ptolemea sistemo kiu hegemoniis en la okcidenta kulturo dum jarcentoj, lokante la Teron ĉe la centro de la Universo, kaj estas ofte konsiderata kiel la ĉefa punkto por la moderna astronomio kaj por la scienca revolucio.[1]

Koperniko sciis ke la antikvgreka Aristarko jam estis proponintaj suncentran teorion, kaj citis lin kiel proponanto en referenco kiu estis forviŝita antaŭ publikigo, sed ne estis pruvo ke Koperniko havis sciaron de, aŭ aliro al, la specifaj detaloj de la teorio de Aristarko.[2] Kvankam li estis cirkulinta skizon de sia propra suncentra teorio al kolegoj foje antaŭ 1514, li ne decidis publikigi ĝin ĝis li estis urĝa fari tion malfrue en sia vivo fare de sia lernanto Retiko. La defio de Koperniko estis prezenti praktikan alternativon al la Ptolemea modelo fare de pli elegante kaj akurata determinado de la longdaŭro de suna jaro kvankam konservante la metafizikajn implikiĝojn de matematike ordigita kosmo. Tiele lia suncentra modelo retenis kelkajn el la Ptolemeaj elementoj kiuj okazigas la neakuratecojn, kiaj la cirklaj orbitoj de planedoj, epicikloj, kaj uniformaj rapidoj,[1] dum samtempe enmetante plinovigojn kiel jeno,

  • Tero estas unu el kelkaj planedoj ĉirkaŭirantaj statan Sunon en determinita ordo
  • Tero havas tri movojn: ĉiutaga rotacio, ĉiujara revolucio, kaj ĉiujara ŝanĝo de ties akso
  • Reena movo de planedoj estas klarigita pro la movo de la Tero
  • Distanco el la Tero al la Suno estas malgranda kompare al la distanco el la Suno al la steloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Kuhn 1985
  2. Gingerich, O. "Did Copernicus Owe a Debt to Aristarchus?" Journal for the History of Astronomy, Vol.16, NO.1/FEB, pp.37, 39, 1985

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Crowe, Michael J. (2001). Theories of the World from Antiquity to the Copernican Revolution. Mineola, New York: Dover Publications, Inc. ISBN 0-486-41444-2.
  • di Bono, Mario (1995). "Copernicus, Amico, Fracastoro and Ṭūsï's Device: Observations on the Use and Transmission of a Model". Journal for the History of Astronomy. xxvi: 133–54. Bibcode:1995JHA....26..133D.
  • Drake, Stillman (1970). Galileo Studies. Ann Arbor: The University of Michigan Press. ISBN 0-472-08283-3.
  • Esposito, John L. (1999). The Oxford history of Islam. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-510799-9.
  • Gingerich, Owen (2004). The Book Nobody Read. London: William Heinemann. ISBN 0-434-01315-3.
  • Gingerich, Owen (June 2011), "Galileo, the Impact of the Telescope, and the Birth of Modern Astronomy" (PDF), Proceedings of the American Philosophical Society, Philadelphia PA, 155 (2): 134–141
  • Goddu, André (2010). Copernicus and the Aristotelian tradition. Leiden, Netherlands: Brill. ISBN 978-90-04-18107-6.
  • Huff, Toby E (2010). Intellectual Curiosity and the Scientific Revolution: A Global Perspective. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-17052-9.
  • Koestler, Arthur (1989). The Sleepwalkers. Arkana. ISBN 978-0-14-019246-9.
  • Kuhn, Thomas S. (1985). The Copernican Revolution—Planetary Astronomy in the Development of Western Thought. Cambridge, Mississippi: Harvard University Press. ISBN 978-0-674-17103-9.
  • Linton, Christopher M. (2004). From Eudoxus to Einstein—A History of Mathematical Astronomy. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-82750-8.
  • McCluskey, S. C. (1998). Astronomies and Cultures in Early Medieval Europe. Cambridge: CUP.
  • Raju, C. K. (2007). Cultural foundations of mathematics: the nature of mathematical proof and the transmission of the calculus from India to Europe in the 16th c. CE. Pearson Education India. ISBN 978-81-317-0871-2.
  • Saliba, George (2009). "Islamic reception of Greek astronomy". in Valls-Gabaud & Boskenberg (2009). pp. 149–65
  • Sharratt, Michael (1994). Galileo: Decisive Innovator. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-56671-1.
  • Valls-Gabaud, D.; Boskenberg, A., eds. (2009). The Role of Astronomy in Society and Culture. Proceedings IAU Symposium No. 260.
  • Veselovsky, I.N. (1973). "Copernicus and Naṣīr al-Dīn al-Ṭūsī". Journal for the History of Astronomy. iv: 128–30. Bibcode:1973JHA.....4..128V.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]