Kopirajta kolektivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kopirajta kolektivo estas institucio, kiu protektas aŭtorrajtojn aŭ similaj protektindajn rajtojn konfidokomisie por granda aro da aŭtoroj aŭ tenantoj de similaj intelektaj propraĵoj cele al komuna utiligo. Kopirajtaj kolektivoj estas privataj institucioj, kiuj en multaj landoj tenas por la realigo de publikaj taskoj laŭleĝan monopolpozicion. Iliaj karakteroj troviĝas inter kvazaŭ-sindikata funkcio de solidarkolektivo de aŭtoroj kontraŭ la ekonomie pli fortaj kopirajto-uzantoj kaj kvazaŭ-oficiala funkcio de observado kaj kontrolado de la deviga registrigo de kopieblaj pecoj, publikaj prezentadoj kaj radioelsendoj.