Kopsado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Freŝdate hakita alna stumpoŝoso en Hampshire.
La sama alna stumpoŝoso post unujara rekreskado.

La kopsado estas tradicia metodo de arbara mastrumado kiu profitas de la fakto ke multaj arboj faras rekreskaĵon ekde la stumpo post faligo. En kopsarbaro junaj arbaj tigoj estas ripetfoje dehakitaj ĝis apud la grunda nivelo. Dum sinsekvaj kreskad-jaroj, multaj novaj ŝosoj aperos, kaj, post iom da jaroj la kopsigita arbo estas preta por la rikolto, kaj la ciklo rekomencas. (La nomo "kopso" [1] signifas arbaro aŭ arbarero kiu originas de ŝosoj aŭ draĵoj.)

Priskribo

Tipe kopsarbaro estas cikle rikoltitaj laŭsekcie aŭ hakeje. Tiumaniere, ĉiujara rikolto estas disponebla ie ajn en la arbaro. Kopsado provizas per riĉa variaĵo de biotopoj, ĉar la arbaro havas gamon de diferencaj malsam-aĝaj kopsoj kreskante en ĝi, kiu estas avantaĝa por biodiverseco. La ciklo-daŭro dependas de la specio, de la loka kutimo, kaj de la uzo por kiu la produkto estas destinita. Betulo povas esti kopsigita por faskoj je ciklo de tri aŭ kvar jaroj, dum kverko povas esti kopsigita por palisojbrulligno.

Kopsado subtenas arbojn en juna stadio, kaj regule kopsigita arbo neniam mortos pro maljunaĝo - kelkaj kopsarboj povas tial atingi enormajn aĝojn. La aĝo de kopsarbo povas esti taksita per ĝia diametro, kaj kelkaj estas tiel grandaj - eble tiel multo kiel 5,4 metroj - supozeble estis ade kopsigitaj dum jarcentoj [2].

Kopsigitaj tigoj estas karakterize kurbaj apud la bazo. Tiu kurbo okazas kiam la konkurantaj tigoj kreskas eksteren ekde la kopsarbo en la fruaj stadioj de la ciklo, tiam tuj supren kiam la kanopeo fermiĝas. La kurbo povas permesi la identigon de kopsa ligno en arkeologiaj lokoj - ligno en la Dolĉa Trako ( angle : Sweet Track, neolitika vojo konstruita en la vintro de 3807 kaj 3806 a.K. ) en Somerset estis identigita kiel kopsa tilio [3].

Historio

Kastaneokopso en suda Anglujo.

En la epoko de la lignokarba feroproduktado en Anglujo, la plej multaj arbaroj en ferokreadoregionoj estis kopse mastrumitaj, kutime estante hakitaj laŭ ciklo de proksimume 16 jaroj. Tiumaniere, brulaĵo povus esti disponigita por tiu industrio, principe eterne. Tiu estis reguligita per dekreto de Henriko la 8-a de Anglujo, kiu ordonis ke la arbaroj estu nealireblaj post hakado (por malhelpi paŝtado de brutaro) kaj ke 12 altarboj (aŭ maturaj nehakitaj arboj) estu konservitaj en ĉiu akreo, por esti kreskigitaj en konstrulignon.

La varianto de kopso konata kiel "kopso kun altarboj" aŭ "mezarbaro" [4] (dissemitaj individuaj tigoj kiuj oni ne tuŝas dum pluraj kopso-cikloj) estis ĝenerale utiligita en Britujo kiel rimedo por doni pli grandan flekseblecon en la rezulta arbarprodukto de ĉiu ajn areo. Ne nur la arbaro disponigas la malgrandan materialon de la kopso sed ankaŭ gamon da pli granda ligno por bezonoj kiaj loĝejkonstruado, pontoriparo, ĉarokreado k.t.p. .

La ŝosoj (aŭ draĵoj) povas esti uzitaj aŭ en ilia juna stato por interplektado en lataĵaj bariloj (kiel estas la praktiko kun kopsaj salikoj kaj avelujoj), aŭ la novaj ŝosoj povas esti permesitaj de atingi dimensiojn de grandaj palisoj, kiel ofte estis la kutimo por arbospecioj kiaj kverkojfraksenoj. Tiu kreas longajn, rektajn palisojn kiuj ne havas la kurbojn kaj forkojn de nature kreskintaj arboj. Kopsado povas esti praktikita por apogi specifajn kreskadomodelojn, kiel kun cinamomaj arboj kiuj estas kultivitaj por sia ŝelo.

Kopsaj durlignoj estis amplekse uzitaj en kaleŝ- kaj ŝipkonstruado, kaj ili daŭre estas foje kreskigitaj por farado de lignokonstruaĵoj kaj meblaron.

Nuntempa praktiko

Maljuna kopso de tigfolia kverko en Corrèze, Francujo.

En suda Britujo, kopsarbaro tradicie konsistis el avelujo, karpeno, fago, frakseno aŭ kverko, kultivita inter kverkaj aŭ foje fraksenaj aŭ fagaj altarboj. En malsekaj areoj alnoj kaj salikoj estis uzita. Tiuj kopsarbaroj disponigis lignon por multaj celoj, speciale lignokarbo kiu antaŭ ol terkarbo estis ekonomie signifa en metalofandado.

Nuntempe malplimulto de tiuj arbaroj daŭre estas funkciigitaj por kopso. Ofte estas naturprotekto-organizaĵoj kiuj produktas materialon por porteblaj bariloj, tegmentado, fostoj, loka lignokarbo-brulado aŭ aliaj metioj. La nura restanta grandskala komerca kopsokultivaĵo en Anglujo estas tiu de ordinara kastaneo kiu estas kultivita en partoj de Graflando Sussex kaj Kent. Multe de tiu estis establita kiel plantejoj en la 19-a jarcento por lupolstanga produktado ( lupolstangoj kutime apogis la kultivitajn lupoloplantojn ) kaj estas nuntempe hakitaj ĉe 12 ĝis 18-jara ciklo por kastaneaj lataĵo-paliso-bariloj, aŭ ĉe 20 ĝis 35-jara ciklo por stango-paliso-bariloj, aŭ por segado en malgrand-longajn tabulojn kaj posta juntado por arkitektura uzo. Alia materialo servas por pecetigado por modernaj hejtadosistemoj surbaze de ligno.

En nordokcidenta Anglujo, kopso kun altarboj estis vaste disvastigita, la altarboj ofte estis kverkoj kun relative malmulto da kopso. Post la Dua Mondmilito, granda parto estis plantita kun pingloarboj aŭ iĝis neglektita. Kopsado preskaŭ formortis, kvankam unuopuloj daŭrigis ĝin. Malgranda, sed kreskanta nombro da homoj faras porvivaĵon tute aŭ parte per laborado de kopsoj en la areo nuntempe [5].

Salikobranĉetoj por plektaĵo kaj korbofarado estas kreskigitaj en kopsarbaroj de diversaj salikospecioj, ĉefe de vimeno. En Francujo, kastaneoj estas kopsigitaj por produkto de bastonoj kaj speciale batonoj por la luktoartoj. Iuj eŭkalipto-specioj estas kopsigataj en kelkaj landoj. La fortika ŝoreo estas kopsigita en Hindujo [6].

Foje iama kopsarbaro estas transformita al altarbaro per la praktiko de "unuobligado". Ĉiuj krom unu el la rekreskaj tigoj estas hakitaj, lasante la solan restantan por kreski kvazaŭ ĝi estus juna nehakita arbo. La limoj de kopsaj hakejoj foje estis markitaj per tranĉado de certaj arboj kiel sensuprigitaj individuoj.

Flaŭro kaj faŭno

Troaĝa kastanea kopsarbo, Banstead Woods, Surrey.

Kopsado favoras gamon da faŭno, ofte de specioj adaptitaj al duonarbaro. Post hakado, la pliigita lumo permesas al ekzistanta duonsarbar-subarbaraĵa vegetaĵaro fortan kreskadon de ekzemple eŭropa hiacintoido (Hyacinthoides non-scripta) , arbara anemono (Anemone nemorosa) kaj ordinara primolo (Primula vulgaris). Ofte rubusoj kreskas ĉirkaŭ la kopsarbo, favorante insektoj, aŭ diversaj malgrandaj mamuloj kiuj povas utiligi la rubusojn kiel protekton kontraŭ pli grandaj predantoj. Ŝtiparoj (se forlasite en la kopso ) instigas insektojn kiel ekzemple skaraboj por vivi en la areo.

La senarbejo tiam estas koloniigata de multaj bestoj kiel ekzemple najtingalo, eŭropa kaprimulgo kaj Argynnini (nimfalisedoj). Ĉar la arbarero kreskas, la kanopeo fermiĝas kaj ĝi iĝas maltaŭga por tiuj bestoj denove - sed kun aktiva kopsado ĉiam alia ĵus hakita arbarero proksimas, kaj la populacioj tial iradas ĉirkaŭe, sekvante la kopsadon.

Tamen, plejmulto de la britaj kopsarbaroj ne estis kopse mastrumataj dum multaj jardekoj. La kopsaj tigoj iĝis altaj, la kopso laŭdire estas troaĝa, formante multe ombritan arbaron de multaj proksime interspacigitaj tigoj kun malmulte da subarbaraĵo. La maldensarbaraj bestoj malmultnombre postvivas laŭlonge de arbarvojoj aŭ tute ne, kaj multaj el tiuj iam komunaj specioj estiĝas maloftaj. Troaĝa kopso estas vivejo kun relative malmulte da biodiverseco — ĝi ne subtenas la maldensarbarajn speciojn, sed nek ĝi subtenas multajn speciojn kiuj karakterizas la altarbaron, ĉar ĝi malhavas multajn altarbarajn karakterizaĵojn kiaj substancaj kvantoj de "morta ligno", trafaligado kaj tigoj de diversaj aĝoj. Taŭga pritraktado de tiuj forlasitaj kopsarbaroj povas bezoni rekomencon de kopsado, aŭ en kelkaj kazoj povas esti pli konvena uzi unuobligon kaj selekteman trafaligadon por establi altarbaran strukturon.

Natura kopsado

Kopsa kaj sensupriga kreskado estas respondo de la arbo al damaĝo, kaj tia lezo povas okazi kaj nature kaj kaŭze de konscia arbara mastrumado. Arboj povas esti mordetitaj aŭ rompitaj de grandaj herbovoruloj, kiel ekzemple brutaroelefantoj, faligitaj perkastore aŭ pervente. Kelkaj arboj, kiel ekzemple tilio, povas produkti vicon de kopsaj ŝosoj el falinta trunko, kaj foje tiuj disvolviĝas en vicon de maturaj arboj. Artefarita kopso tial povas esti konsiderita kiel iom aliformigita ekvivalento al naturaj vivejoj kiuj nuntempe ne plu okazas en la foresto de nun formortintaj aŭ maloftaj bestoj.

Referencoj

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 606
  2. Rackham, Oliver 1980 : The Medieval Landscape of Essex - Archaeology in Essex to A.D. 1500, D.G. Buckley, Londono, 103–107 angle
  3. angle Coles, J.M. 1978 : Man and landscape in the Somerset Levels. The effect of man on the landscape: the Lowland Zone, Limbrey, Susan and J.G. Evans, London, 86–89
  4. Simon K.-H. (ed.) 1995, Lexicon Silvestre, pars 1, p. 13
  5. angle The Bill Hogarth MBE Memorial Apprenticeship Trust
  6. Salarba kopso en Barato. angle

Bibliografio

  • angle Rackham, Oliver 2001 : Trees and woodland in the British landscape: the complete history of Britain's trees, woods & hedgerows, Phoenix Press, London, ISBN 1-84212-469-2
  • angle Hammersley, G. 1973 : The charcoal iron industry and its fuel, 1540-1750, Econ Hist. Rev., Ser. II, 26, 593-613.

Eksteraj ligiloj