Kopta kalendaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kopta kalendaro, nomita ankaŭ Aleksandria kalendaro, estas uzata de la Kopta Ortodoksa Eklezio kaj ankaŭ de Etiopio kiel ties oficiala kalendaro (kun diferencaj nomoj). Tiu kalendaro estis bazita sur la antikva Egipta kalendaro. Por eviti la kalendaran malrapidiĝon de tiu lasta, oni enkondukis reformon de la antikva Egipta kalendaro en epoko de Ptolemeo la 3-a (Dekreto de Kanopo, en 238 a.K.) kiu konsistis en la kalendara enŝovo de sesa tago ĉiun kvaran jaron. Tamen, tiu reformo estis kontraŭata de la Egiptaj pastroj, kaj la ideo ne estis adoptita ĝis 25 a.K, kiam la romia imperiestro Aŭgusto Cezaro formale reformis la kalendaron de Egipto, kunordigante ĝin kun la ĵus enkondukita Julia kalendaro. Por distingi ĝin el la antikva Egipta kalendaro, kiu restis uzata de kelkaj astronomoj ĝis la Mezepoko, tiu reformita kalendaro estas konata kiel Kopta kalendaro. Ties jaroj kaj monatoj koincidas kun tiuj de la Etiopia kalendaro sed havas diferencajn nombrojn kaj nomojn.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "The Coptic Calendar of Martyrs Coptic Orthodox Church Network. Alirita la 23an de aŭgusto 2019.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]