Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kopta ortodoksa eklezio)
Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio
Kopta ortodoksa kruco kun la tradicia skribaĵo: Jesuo Kristo, filo de Dio
Klasifiko Kristanismo
Orientiĝo Ne-kalcedona Eklezio
Estro Ŝenuda la 3-a (1971-2012), Patriarko de Aleksandrio kaj la Papo de ĉiuj koptoj
Geografiaj lokoj EgiptioEgiptio
EtiopioEtiopio
EritreoEritreo
Sud-SudanoSud-Sudano
Fondinto Sankta Marko la evangeliisto
Origino 457
Aleksandrio
Nombro de membroj 20 000 000
vdr
Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio
emblemo
konfesio • patriarkeco • Orientaj ortodoksaj eklezioj
Komenco 42 vd
Lando(j) Egiptio vd
Sidejo Kairo
Fondinto(j) Sankta Marko la evangeliisto vd
Ĉefestro(j) Teodoro la 2-a de Aleksandrio vd
Membro de Monda Konsilio de Eklezioj vd
Lingvoj

kopta lingvo
araba lingvo
angla lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio, aŭ Kopta ortodoksa eklezio (arabe, al-Kinisa al-Qubtiyya al-Urthudhuksiyya الكنيسة القبطية الأرثوذكسية), estis fondita en Egiptio dum la 1-a jarcento. Ĝia nomo derivas de la greka vorto aigyptios (Egiptio), transformata en gipt, kaj poste en qibt, laŭ la araba prononco. Tiel do, la vorto kopto signifas "egipto".

La termino ortodokso devenas de la greka vorto όρθός orzós (rekta), kaj δόξα, dóxa (opinio). Ĝi difinas la limon inter penso ĝusta, konforma, kaj tio kio disiras el la ĝusteco.

Laŭ la tradicio, la Kopta ortodoksa eklezio originas de la predikoj de Sankta Marko, aŭtoro de la Dua evangelio en la 1-a jarcento, kiu alportis kristanismon al Egiptio, dum la epoko de la imperiestro Nerono. Ĝi formas parton de la malnovaj orientaj eklezioj, sed disiĝis de la aliaj fare de la koncilio de Kalcedono, en la jaro 451, kaj ĉiuj apartaj eklezioj evoluis sendepende. Laŭ sia tradicio, la Kopta ortodoksa eklezio estas la vera Patriarkato de Aleksandrio, kiu disiĝis de aliaj patriarkatoj konservante skrupule la kredon kaj la kristanan doktrinon, laŭ lia pli malnova kaj pura formo, kaj transdonante ĝin de generacio en generacio, sen ŝanĝoj, en akordo kun la doktrino kaj la apostolaj ritoj.

Unu el la ĉefaj lokoj de kulto estas la "kaverno de la knabo Jesuo". En tiu groto, lokata en la malnova kvartalo de Kairo, vivis, laŭ la tradicio, la Sankta Familio, dum sia ekzilo en Egiptio, post la buĉado de la senkulpuloj dekretita de Herodo.

La unuaj koptaj monaĥoj vivis en Egiptio dum la 4-a jarcento, multaj el ili mortis kiel martiroj. En la 5-a jarcento, la Kopta ortodoksa eklezio disiĝis de la greka, pro kverelo pri la naturo de Kristo.

La Kopta ortodoksa eklezio havas sian propran papon, Ŝenuda la 3-a, kiu vivas en Kairo, kaj estas la 117-a patriarko de la prediko de Sankta Marko. Ĝi ne agnoskas la neeraremecon de la Papo de la Katolika eklezio. La kopta Kristnasko okazas la 7-an de januaro, anstataŭ la 25-an de decembro. De 1954 funkcias la Kopta mezlernejo de Altaj studoj en Kairo, ĝi estas centro por la studado de la kopta kristana tradicio.

Per konsento inter la kopta papo Cirilo la 6-a kaj la patriarko de Etiopio la Etiopia ortodoksa eklezio sendependiĝis en 1959; same, en 1998, per konsento inter la papo Ŝenuda la 3-a kaj la eritrea patriarko de Eritreo, la Eritrea ortodoksa eklezio sendependiĝis. Do tiuj du patriarkatoj restas tre proksimaj al la patriarkato de Aleksandrio. En Egiptio (9% de la loĝantaro) multaj kristanoj sentiĝas diskriminaciitaj en sia propra lando, ĉefe koncerne al la aliro al laboro, kvankam ili estas elstarigitaj pri komercaj, ekonomiaj sektoroj, kaj metiistaj kiel juvelarto. Historie en Egiptio, la kopta minoritato estis respektita kiel tia, sed epizodoj da perforto, fare de membroj de la islama plimulto, okazis malabunde kaj sporade dum la lastaj jaroj.

Pro la kresko de la aktiveco de islamaj fundamentalistoj ekde la finoj de la 1970-aj jaroj, plimalboniĝis la vivkondiĉoj de la koptoj en Egiptio. Inter 1981 kaj 1985, la papo Ŝenuda la 3-a mem estis kondamnita al hejmaresto en monaĥejo de la Sketa dezerto.

Ekzistas kunularoj de diasporo en Eŭropo, Afriko, Aŭstralio kaj Ameriko, kun proksime de 200,000 membroj en Usono. La ĉeesto de la kopta eklezio alvenis dum la jaro 2001 al Meksiko, kie fondiĝis la Kopta eklezio de Sankta Maria kaj Sankta Marko, en la vilaĝo de Tlayacapan en la ŝtato Morelos.

Kopta ikono de Sankta Marko la evangeliisto, la apostola fondinto de la Eklezio de Aleksandrio

Monofizitismo[redakti | redakti fonton]

Koptoj estas asimilitaj al monofizitaj kristanoj. La monofizitismo originis pro opozicio al la nestorianismo, konsiderita herezo kaj kondamnita, en la jaro 451, de la koncilio de Kalcedono, kiu proklamis: la persono de Kristo havas du malsamajn naturojn, dia kaj alia homa. La papo Dioskoro konservis la formuladon de Cirilo la 1-a laŭ la koncilio de Efeso (en la jaro 431), "natura korpigita de la Vorto de Dio", kaj li rifuzis akcepti la formulon "en du naturojn", kvankam li akceptis "'de du naturoj".

Komence de la 5-a jarcento, la papo Nestorio, patriarko de Konstantinopolo, eldonis publikan doktrinon, kiu konsideris ke, en Kristo, kuniĝis du malsamaj personoj, dia kaj alia homa, kaj kiu emfazis la homecon de Jesuo Kristo. Ĉi tiu doktrino estis poste kondamnita de la koncilio de Efeso; kiel konsekvenco de tio, multaj antikvaj orientaj kaj siriaj kongregacioj disiĝis de la ĉefa Eklezio.

Aliaj subtenis doktrinon en kontraŭa senso, laŭ kiu la naturo de Kristo, "Dio farita viro", estas ununure dia, doktrino nomita Eŭtikanismo, reference al la monaĥo Eŭtiko (mortinta en 454), kvankam ĝi estas pli konata kiel monofizitismo.

Post la kondamno, en Kalcedono, de la patriarko de Aleksandrio, Dioskoro, fare de la imperiestro Marciano, la plimulto da egiptaj kristanoj disiĝis de la ĉefa korpo de la Eklezio. La kristologiaj instruoj de la koncilio de Kalcedono estis malakceptitaj, po parto pro opozicio de multaj episkopoj kaj fideluloj al la superregado de Bizancio, kiu iniciatis serion da persekutoj, kiuj nur pliigis la rezistadon al la bizancanoj. La respondo de la imperiestro Justiniano la 1-a estis krei alternativan patriarkaton en Egiptujo, kiu sekvas la grekan riton, kaj kiu respondas al la aktuala Ortodoksa eklezio de AleksandrioGrek-ortodoksa patriarkato de Aleksandrio. De la 5-a jarcento la koptaj patriarkoj de Aleksandrio kaj la ortodoksaj patriarkoj de Aleksandrio, fakte, havis siajn sidejojn en tiu ĉi urbo, sed de la jaro 1032, la koptaj patriarkoj loĝas ankaŭ en Kairo.

De la araba hegemonio kaj ankaŭ dum la krucmilitoj, laŭ la religia kunteksto (t.e. sen etna konsidero), la eklezioj, kiuj sekvis la koncilion de Kalcedono, asimilis la terminon koptoj al monofizitoj, sed la koptaj ortodoksanoj, pri kiuj Eŭtikanismo estas herezo, konsideras sin ne-kalcedonaj ortodoksanoj.

Dialogoj kun aliaj kristanaj eklezioj[redakti | redakti fonton]

Klaŭstro de la kopta katedralo de Sankta Marko en Kairo (Egiptio), sidejo de la nuna kopta Papo.
Katedralo Sankta Marko de Aleksandrio, Egiptujo
Monaĥejo de Sankta Makario, Sketa dezerto, Egiptio.
Kapelo de la Kesto de Interligo en la propra ĉirkaŭaĵo de la preĝejo Sankta Maria de Ciono en Aksumo, Etiopio.
Kopta katedralo, Kartumo, Sudano.

Dum la mezepoko la Katolika eklezio, aparta vojo de la Ortodoksa eklezio, serĉis dialogon kun la Kopta eklezio, celante unuigon, sed sen rezultoj. En la renesanco, lia iama politiko estis kuraĝigi individuajn konvertiĝojn. Per la konvertiĝo de ia kopta episkopo fondiĝis la Kopta katolika eklezio, kiu konservas ĉiujn koptajn ritojn sed agnoskas la superregadon de la Papo de Romo.

La Kopta ortodoksa eklezio estas membro de la Monda konsilio de eklezioj, kiu fondiĝis en 1948 kaj kiu konsideriĝas la centra organizaĵo por la kristana ekumeno.

Por profundigi la rilatojn inter la Kopta eklezio kaj la Katolika eklezio, kaj por viŝi obstaklojn sur la vojo de reala kunlaborado, komuna deklaro estis subskribita de Ŝenuda la 3-a kaj Paŭlo la 6-a, en 1973[1]:

Ni konfesas, ke nia Sinjoro kaj Dio kaj Savanto kaj Reĝo de ĉiuj ni, Jesuo Kristo, estas perfekta Dio koncerne al sia dieco, perfekta viro koncerne al sia homeco. En li, lia dieco estas kunigita kun lia homeco en vera perfekta kuniĝo, sen miksaĵo, sen kunmetaĵo, sen konfuzo, sen difektiĝo, sen divido, sen disiĝo.

Fakte, multaj diferencoj originis de malsamaj terminoj por priskribi samajn nociojn.

En septembro 1990, la kalcedonaj kaj ne-kalcedonaj ortodoksaj eklezioj subskribis interkonsenton pri kristologio, en kiu ankaŭ ili rekomendis al diversaj eklezioj levi la anatemojn kaj la malamikaĵojn de la estinteco, post kiam ĉiuj implicitaj eklezioj akceptintus la rezultojn de tia dialogo.

Ekde 2003, okazas regulaj kunvenoj de Ambaŭflanka internacia komisio inter Katolika eklezio kaj Orientaj ortodoksaj eklezioj pri teologia dialogo kaj por progresigi unuecon de ĉiuj kristanaroj[2].

La Kopta Eeklezio kaj la Mariaj Aperoj[redakti | redakti fonton]

Ekde la fino de la 1960-aj jaroj, okazis en Egiptujo diversaj Mariaj aperoj, kiujn la Kopta eklezio interpretas kiel konsolojn dum tempoj de persekutado. Menciindaj estas la aperoj de Zeitun (urba distrikto de Kairo) en 1968, de Asiut (ĉ. 360 km sude de Kairo) en 2000, kaj pli freŝdate de kvartalo de El Varako (ĉ. 20 km sudokcidente de Kairo) en decembro 2009. La plimulto de ĉi tiuj aperoj okazis ĉe la kupoloj de koptaj preĝejoj. La iama kopta papo de Egiptio, Ŝenuda la 3-a, aprobis tiajn aperojn kiel verajn elmontrojn de la Benata Virga Maria[3][4].

Listo de koptaj patriarkoj de Aleksandrio[redakti | redakti fonton]

Ŝenuda la 3-a, la 117-a kopta papo
Teodoro la 2-a, la 118-a kopta papo

Ĉi sube estas la listo de la koptaj patriarkoj de Aleksandrio. La cifero respondas al la vicordo ekde Sankta Marko. La termino Papo estis adoptita de la episkopo Heraklas, por nomi la ĉefepiskopon de Aleksandrio.

  1. Marko la Evangeliisto (43–68)
  2. Aniano (68–82)
  3. Avilio (83–95)
  4. Kedrono (96–106)
  5. Primo (106–118)
  6. Justo (118–129)
  7. Eŭmenes (131–141)
  8. Markianos (142–152)
  9. Celadiono (152–166)
  10. Agripino (167–178)
  11. Juliano (178–189)
  12. Demetrio la 1-a (189–232)
  13. Heraklas (232–248)
  14. Dionysius (248–264)
  15. Maksimo (265–282)
  16. Theonas (282–300)
  17. Petro la 1-a (300–311)
  18. Aĥilo (312–313)
  19. Aleksandro la 1-a (313–326) Unua koncilio de Niceo
  20. :senhava (326–328)
  21. Atanazio la 1-a (328–339), antaŭe servis kiel diakono en la Unua koncilio
  22. :Gregoro de Kapadokio (339–346), Ariana Patriarko; ne akceptita de anoj de koncilio de Niceo (kaj nombrita de Kopta ortodoksa eklezio de Aleksandrio, Grek-ortodoksa eklezio de AleksandrioKatolikaj eklezioj).
  23. :Atanazio la 1-a (346–373)
  24. Petro la 2-a (373–380)
  25. :Lucio (373–377), Ariana Patriarko; ne akceptita de anoj de koncilio de Niceo
  26. Timoteo la 1-a (380–385) Unua koncilio de Konstantinopolo ankaŭ nomita Dua ekumena koncilio
  27. Teofilo la 1-a (385–412)
  28. Cirilo la 1-a (412–444) Koncilio de Efeso ankaŭ nomita Tria ekumena koncilio
  29. Dioskoro la 1-a (444–454) Koncilio de Kalcedono, alie nomita Kvara ekumena koncilio, pro kiu okazis skismo
  30. :senhava (454–457)
  31. Timoteo la 2-a (457–477)
  32. Petro la 3-a (477–490)
  33. Atanazio la 2-a (490–496)
  34. Johano la 1-a (496–505)
  35. Johano la 2-a (505–516)
  36. Dioskoro la 2-a (516–517)
  37. Timoteo la 3-a (517–535)
  38. Teodozio la 1-a (535–567) Lasta patriarko da ambaŭ koptoj kaj grekoj
  39. Petro la 4-a (567–569)
  40. Damiano (569–605)
  41. Anastazio (605–616)
  42. Andronico (616–622)
  43. Benjamino la 1-a (622–661) Islamo eniris en Egiptujo
  44. Agatono (Aleksandrio) (661–677)
  45. Johano la 3-a (677–688)
  46. Isaak (688–689)
  47. Simeono la 1-a (689–701)
  48. Aleksandro la 2-a (702–729)
  49. Cosmas la 1-a (729–730)
  50. Teodozio la 2-a (730–742)
  51. Mikaelo la 1-a (743–767)
  52. Mina la 1-a (767–775)
  53. Johano la 4-a (776–799)
  54. Marko la 2-a (799–819)
  55. Jakobo (819–830)
  56. Simeono la 2-a (830)
  57. Josefo la 1-a (831–849)
  58. Mikaelo la 2-a (849–851)
  59. Cosmas la 2-a (851–858)
  60. Shenouda la 1-a (859–880)
  61. Mikaelo la 3-a (880–907)
  62. :senhava (907–910)
  63. Gabrielo la 1-a (910–921)
  64. Cosmas la 3-a (921–933)
  65. Makario la 1-a (933–953)
  66. Teofilo la 2-a (953–956)
  67. Mina la 2-a (956–974)
  68. Abrahamo (975–978)
  69. Filoteo (979–1003)
  70. Zakario (1004–1032)
  71. Shenouda la 2-a (1032–1046)
  72. Kristodolo (1047–1077)
  73. Cirilo la 2-a (1078–1092)
  74. Mikaelo la 4-a (1092–1102)
  75. Makario la 2-a (1102–1131)
  76. Gabrielo la 2-a (1131–1145)
  77. Mikaelo la 5-a (1145–1146)
  78. Johano la 5-a (1147–1166)
  79. Marko la 3-a (1166–1189)
  80. Johano la 6-a (1189–1216)
  81. :senhava (1216–1235)
  82. Cirilo la 3-a (1235–1243)
  83. :senhava (1243–1250)
  84. Atanazio la 3-a (1250–1261)
  85. Johano la 7-a (1262–1268)
  86. Gabrielo la 3-a (1268–1270)
  87. : Johano la 7-a (1270–1293)
  88. Teodozio la 3-a (1293–1300)
  89. Johano la 8-a (1300–1320)
  90. Johano la 9-a (1320–1327)
  91. Benjamino la 2-a (1327–1339)
  92. Petro la 5-a (1340–1348)
  93. Marko la 4-a (1348–1363)
  94. Johano la 10-a (1363–1369)
  95. Gabrielo la 4-a (1370–1378)
  96. Mateo la 1-a (1378–1408)
  97. Gabrielo la 5-a (1408–1427)
  98. Johano la 11-a (1427–1452)
  99. Mateo la 2-a (1453–1466)
  100. Gabrielo la 6-a (1466–1475)
  101. Mikaelo la 6-a (1475–1477)
  102. Johano la 12-a (1480–1483)
  103. Johano la 13-a (1483–1524)
  104. :senhava (1524–1526)
  105. Gabrielo la 7-aI (1526–1569)
  106. :senhava (1569–1573)
  107. Johano la 14-a (1573–1589)
  108. Gabrielo la 8-a (1587–1603)
  109. :senhava (1603–1610)
  110. Marko la 5-a (1610–1621)
  111. Johano la 15-a (1621–1631)
  112. Mateo la 3-a (1631–1645)
  113. Marko la 6-a (1645–1660)
  114. Mateo la 4-a (1660–1676)
  115. Johano la 16-a (1676–1718)
  116. Petro la 6-a (1718–1726)
  117. Johano la 17-a (1727–1745)
  118. Marko la 7-a (1745–1769)
  119. Johano la 18-a (1769–1796)
  120. Marko la 8-a (1797–1810)
  121. Petro la 7-a (1810–1852)
  122. :senhava (1852–1854)
  123. Cirilo la 4-a (1854–1861)
  124. Demetrio la 2-a (1862–1870)
  125. :senhava (1870–1874)
  126. Cirilo la 5-a (1874–1927)
  127. Johano la 19-a (1928–1942)
  128. :senhava (1942–1944)
  129. Makario la 3-a (1944–1945)
  130. :senhava (1945–1946)
  131. Josefo la 2-a (1946–1956)
  132. :senhava (1956–1959)
  133. Cirilo la 6-a (1959–1971)
  134. Shenouda la 3-a (1971-2012)
  135. Teodoro la 2-a (2012-)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Wolfgang Kosack: Der koptische Heiligenkalender, Deutsch - Koptisch - Arabisch nach den besten Quellen neu bearbeitet und vollständig herausgegeben mit Index Sanctorum koptischer Heiliger, Index der Namen auf Koptisch, Koptische Patriarchenliste, Geografische Liste. Christoph Brunner, Berlin 2012, ISBN 978-3-9524018-4-2.