Kopulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En gramatiko, estas nomata kopulo (el la latina: copula = "unio", "ligo"; el cum + apio = "ligi") la funkcio efektivigita de la verbo “esti” kiam ĝi troviĝas en pozicio inter substantivo kaj la parto predikativa.

Kiam la verbo “esti” plenumas la funkcion de kopulo, ĝi, kune kun la predikativa parto liganta, estas difinita noma predikato; en mala okazo, ĝi estas verba predikato.

Kvankam en la hindeŭropaj lingvoj kaj Esperanto la predikato de kopulo estas en la nominativo, tio ne estas lingve universala. Ekzemple en la klasika kaj moderna normiga araba la kopulo كان postulas akuzativan predikaton.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Ekzemple, en la frazo: Marko estas bona knabo, Marko funkcias kiel subjekto, estas kopule funkcias kaj bona knabo estas la predikata nomo (dirita ankaŭ nomo de la predikato). La sintagmo "estas bona knabo" estas tial, en tiu frazo, la noma predikato.

Male, en la frazo: Marko estas en la futbala loka ekipo, la verbo "esti" estas verba predikato, ĉar ne priskribas la subjekton (pere de uzo de substantivoj aŭ atributoj), sed havas prefere la sencon de "ludas" (en la loka futbala ekipo).

Aparte, povas prezentiĝi kvar kazoj en kiuj la verbo "esti" ne funkcias kopule:

  • Kiam ĝi signifas ekzisti ("Mi estas tamen.")
  • Kiam signifas aparteni aŭ similence: (De nun por ĉiam mi estos inter la viaj!)
  • Kiam signifas stari, troviĝi aŭ similsencaj (Unu plua falsa paŝo kaj vi estas ekstere.; Kie vi estas?)
  • Kiam signigas “esti farita” (la vazo estas kristala).

Kopulantaj verboj[redakti | redakti fonton]

Eblas etendi la koncepton pri kopulo al diversaj verboj funkciantaj kiel la verbo "esti", diritaj pro tio verboj kopulantaj. En la klaso de la verboj, ĉiuj verboj nekopulantaj estas difinitaj "predikantaj". Estas kopulantaj la verboj: ŝajni, aspekti, aperi, rezulti, fariĝi ktp.

Plenumas kopulantan funkcion ankaŭ la verboj nomantaj (alvoki, voki, diri...), kaj aliaj similaj kategprioj. Povas kopulative agi aliaj verboj kiel naskiĝi, vivi, morti... (ekzemple: Jozef estas naskinta, mortinta kaj Tereza estas mortinta malriĉa).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Andrea Moro, Breve storia del verbo essere. Viaggio al centro della frase, Adelphi, 2010.
  • Complemento predicativo del soggetto e dell'oggetto.
  • Esperanto-Grammatik; Dirk Willkommen; Eldonejo: Buske Helmut eldonejo (Verlag GmbH) januaro 2007 - - XIV 132 paĝoj ISBN 3875484754 EAN: 9783875484755 (en germana lingvo)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]