Koraĉola lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La koraĉola lingvaro (neologismo laŭ la hispana formo Corachol, alternative ankaŭ uzatas la formo Cora-Huichol) - aŭ en esperantlingve pli simpla, iom pli longa variaĵo koraviĉola lingvaro - estas subgrupo de la jut-azteka lingvaro, parolata en centra Meksiko. Ĝi konsistas el la koraa lingvo (sialingve Naáyarite, hispane Cora) kaj la viĉola lingvo (sialingve Wixárika Niukiyari, hispane Huichol). La koraa parolatas precipe en la meksikaj subŝtatoj Nayarit, Jalisco kaj Durango, kaj laŭ la retejo ethnologue (17-a eldono de 2013) en 2000 havis 13 000 parolantojn; la viĉola parolatas precipe en la meksikaj subŝtatoj Nayarit, Jalisco kaj Zacatecas, kaj laŭ la retejo ethnologue (sama eldono) en 2000 havis 18 000 parolantojn.