Korala maro
La Korala Maro aŭ Koralmaro troviĝas nord-oriente de Aŭstralio, kiu posedas samnoman insularon, la Koralmaraj Insuloj kun la Willis-insuloj, Coringa kaj Tregosse.
La Koralmaro estas tiel nomita pro sia ĉefa eco, la granda barilrifo, la plej granda korala rifo en la mondo.
Ĝi estas limigita okcidente de Aŭstralio, norde de la Salomonoj, oriente de Vanuatuo kaj sude de Nov-Kaledonio. Ĝi komunikas kun la Arafura Maro per la Torres-markolo inter Aŭstralio kaj Nov-Gvineo kaj malfermiĝas nordokcidente al la Salomona Maro.
La teritorio de la Koralmaraj Insuloj estas aŭstralia propraĵo, administrita el Canberra de la aŭstrala departemento pri medio.
Vidu ankaŭ
|