Korala fruktokolombo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ptilinopus coralensis (Peale, 1849) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Korala fruktokolombo, Ptilinopus coralensis, kaj ankaŭ Atola fruktokolombo, estas mezgranda fruktokolombo de la genro Ptilinopus. Ĝi estas endemio de la insuloj Tuamotuoj en Franca Polinezio. Ĝi estas minacata de habitatoperdo.
Ilia natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj kaj plantejoj. Tiu birdo estas proksimume 20 cm alta kaj havas plumaron de plejparte verdaj plumoj kun malhelpurpura krono kaj herlverda frunto, palaj verdecgrizaj gorĝo kaj brusto, fenditaj malsupraj brustaj plumoj produktantaj vicojn de ombroj kiuj aperas kiel strioj, flavecaj subaj partoj. La beko estas flavoranĝa kaj la kruroj estas ruĝaj.
Distribuado kaj populacio
[redakti | redakti fonton]La atola fruktokolombo estas disvastigita ĉie en la insuloj Tuamotuoj, Franca Polinezio. En esploro de 1999 ĝi estis trovita neofta sur kvin el ok vizititaj insuloj, sed aliaj trovis ĝin abunda sur kelkaj atoloj kiuj restis liberaj de la detruoj fare de enkondukitaj predantoj.[1]
Ekologio
[redakti | redakti fonton]La atola fruktokolombo estas la nura kolombo en la mondo kiu en la tropika Pacifiko adaptiĝis ekskluzive al malaltaj koralaj atoloj. Ĝi vivas en arbaroj kaj forlasitaj kokosplantejoj. Ĝi ĉefe manĝas insektojn kaj semojn, kutime surgrunde. Tiu specio manĝas ankaŭ la foliojn de la "tafano" aŭ "kahaia" (Guettarda speciosa) arboj kun odoraj floroj.[1]
Minacoj
[redakti | redakti fonton]La atola fruktokolombo estas minacata de predado fare de ratoj kiuj establis koloniojn sur malgranda nombro da insuloj kie ĉi tiu kolombo vivas. La specio ankaŭ estas vundebla pro habitatodetruo okazigita ĉefe pro senarbarigo kaj la detruo de malnovaj, forlasitaj kokosplantejoj. La specio estas sufiĉe malsovaĝiĝebla kaj estas malofta en loĝataj areoj igante ĉasadon ebla minaco.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Atoll Fruit dove Ptilinopus coralensis - Species factsheet. BirdLife International.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|